William Carruthers

skota botanikisto kaj paleobotanikisto

William Carruthers (naskiĝis la 29-an de majo 1830, mortis la 2-an de junio 1922) estis skota botanikisto kaj paleobotanikisto.

William Carruthers
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1830 (1830-05-29)
en Moffat
Morto 2-an de junio 1922 (1922-06-02) (92-jaraĝa)
en Croydon
Tombo Beckenham Crematorium and Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Skotlando vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de Edinburgo vd
Profesio
Okupo botanikisto • paleontologo • geologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Carruthers estis kasisto de la Botanika Sekcio ĉe la Muzeo pri Natura Historio de Londono de 1871 ĝis 1895. Li konsultis botanikiston de la Reĝa Agrikultura Societo de Anglio.

Li naskiĝis en Moffat, Dumfriesshire, filo de komercisto Samuel Carruthers. Li post la jaroj de elementa kaj meza lernejo, li studentiĝis ĉe la Universitato de Edinburgo. En 1854 li komencis studi teologion ĉe la Nova Kolegio, Edinburgo, sed tiam decidis specialiĝi pri naturaj sciencoj. Li fariĝis preleganto en Botaniko ĉe la Nova Veterinara Kolegio en Edinburgo kaj funkciis kiel sekretario de la Reĝa Societo de Edinburgo. Li fariĝis helpanto en la botanika sekcio de la Brita Muzeo en 1859, iĝante Gardisto de Botaniko en 1871 kaj emeritiĝanta en 1895.

Carruthers publikigis sciencan laboron pri kverkoj, diatomoj, muskoj, fosiliaj filikoj, fosiliaj cikadoj, kalamitoj kaj lepidodendro. Li estis sperta pri graptolitoj kaj en 1867 li kontribuis artikolon pri ili al la kvara eldono de Siluria fare de Roderick Murchison.

Li estis elektita ano de la Reĝa Societo de Londono en 1871, estis prezidanto de la Linea Societo de Londono de 1886 ĝis 1890, kaj membro de la Botanika Societo de Edinburgo. Li ricevis doktorecon de la Universitato de Upsalo en 1907.

Taksonomio redakti

Interalie lie difinis la latinan botanikan dunomon de la segildenta kverko aŭ japana marona kverko.