William GOATE (alternative GOAT), VC (naskiĝis la 12-an de januaro 1836 en Fritton, Norfolk, mortis la 24-an de oktobro 1901 en Southsea, Portsmouth) estis angla ricevinto de la Viktoria kruco (VC), la plej grava kaj plej prestiĝa rekompenco pro kuraĝeco kontraŭ la malamiko kiu povas esti atribuita al fortoj de Unuiĝinta Reĝlando kaj Brita Regnaro.

William Goate
El ekspozicio en Muzeo de Derby
El ekspozicio en Muzeo de Derby
Persona informo
Naskiĝo 12-a de januaro 1836
en Fritton, Norfolk
Morto 24-a de oktobro 1901
en Southsea, Portsmouth
Mortokialo stomaka kancero
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo militisto
vdr

Detaloj redakti

Goate estis 22-jaraĝa, sub-kaporalo en la "9-a Reĝinaj Lancisto", Brita Armeo, dum la Hinda ribelo kiam la sekvanta faro okazis la 6-an de marto 1858 en Laknaŭo, Hindujo pro kio al li estis atribuita la VC:

 
 Pro elstara braveco en Laknaŭo, la 6-an de marto 1858, deĉevaliĝinte, en la ĉeesto de nombro da malamikoj, kaj ekpreninte la korpon de Majoro Smyth, 2-a Dragonaj Gvardioj, kiun li provis forpreni el la batalkampo, kaj post kiam li estis devigita ĝin forlasi, estante ĉirkaŭita de la malamika kavalerio, li reiris duan fojon sub forta pafado por repreni la korpon. Depeŝo el Majoro-Generalo Sir James Hope Grant, K.C.B., datita de la 8-a de aprilo 1858.[1] 

Li poste atingis la rangon de Kaporalo.

Posta vivo redakti

Goate translokiĝis al Southsea en Majo 1900 vivinte en Jarrow-on-Tyne kaj laborinte dum 22 jaroj en Ŝipfarejo Palmers kaj dum 18 jaroj li estis membro de La Kompanio de Volontuloj de Jarrow en kiu li havis la saman rangon kiun li havis ĉe Lancistoj. Li mortis 64-jaraĝa ĉe n-ro 22 Leopold Street, Southsea, pro kancero.[2]

Entombigo redakti

Goat estis entombigita en Tombejo de Highland Road, Portsmouth, kaj la tombo estis reuzita depost tiam. Neniu tomboŝtono signis lian tombon kiu estis lokita en Bloko E, Linio 5, Tombo 20, sed memorŝtono estis starigita en oktobro 2003[3]

Viktoria kruco redakti

Lia Viktoria kruco (VC) estas ekspoziciita en la Regimenta Muzeo de la 9-a/12-a Reĝaj Lancistoj ĉe Muzeo de Derby, Anglio.

Referencoj redakti

  1. (24 December 1858) “London Gazette” (22212). 
  2. 'VC Man died at Southsea', The Evening News (Portsmouth), 25 October 1901, Page 6, Column 3.
  3. Find-A-Grave website

Eksteraj ligiloj redakti