Dro. William NICOL (18a de aprilo 1770 – 2a de septembro 1851) estis skota geologo kaj fizikisto kiu inventis la laŭ li nomitan prismon de Nicol, nome la unua aparato por atingi eben-polarizitan lumon, en 1828.

William Nicol
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1770 (1770-04-18)
en Humbie
Morto 2-an de septembro 1851 (1851-09-02) (81-jaraĝa)
en Edinburgo
Tombo Warriston Cemetery vd
Loĝloko Skotlando vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de Edinburgo vd
Memorigilo William Nicol
Profesio
Okupo fizikistogeologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nicol faris sian prismon dusekcante paralelepipedon de Islanda spato (nome nature ekzistanta, travidebla kristala formo de kalcia karbonato) je ĝia pli mallonga diagonalo, kaj poste cementante la du duonojn kune per abia balsamo. La lumo kiu eniras en la prismon estas refraktita en du radioj, el kiuj unu aperas kiel eben-polarizita lumo. Nicol-prismoj ege faciligis la studadon de refrakto and polarizado, kaj estis poste uzata por esploradi molekulajn strukturojn kaj optikan agadon de organikaj komponaĵoj.