William Pereira

usona arkitekto

William Leonard PEREIRA (25a de Aprilo, 1909 – 13a de Novembro, 1985) estis usona arkitekto el Ĉikago, Ilinojso, kiu famis pro siaj futurismaj dezajnoj de mejloŝtonaj konstruaĵoj keil la Transamerika Piramido en San-Francisko, Kalifornio. Rimarkinde fekunda, li laboris ĉe Los-Anĝeleso, kaj estis konata pro sia amo al sciencfikcio kaj multekostaj aŭtoj, sed ĉefe pro sia nekonfuzebla stilo de arkitekturo, kiu helpis difini la aspekton de Usono meze de la 20-a jarcento.

William Pereira
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1909 (1909-04-25)
en Ĉikago
Morto 13-an de novembro 1985 (1985-11-13) (76-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Illinois • University of Illinois School of Architecture
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Transamerika Piramido
Geisel Library
vdr
Transamerika Piramido en San-Francisko, 1972

Je la momento de sia morto, Pereira havis ĉirkaŭ 400 projektojn kun sia nomo.

Pereira ankaŭ laboris iom kiel arta reĝisoro ĉe Holivudo. Li kunricevis Oskar-premion pro Plej Bonkvalitaj Specialaj Efektoj pro la filmo Reap the Wild Wind (1942).[1] Li estis ankaŭ arta reĝisoro de "This Gun for Hire", unua filmo de Alan Ladd. Li estis produktora dezajnisto de la drama Jane Eyre (1943), kaj de la militdrama Since You Went Away (1944). Pereira estis ankaŭ produktoro de la krim/drama Johnny Angel (1945), kaj de la drama filmo de Joan Fontaine nome From This Day Forward (1946).

En 1949, Pereira iĝis profesoro de arkitekturo en la Universitato de Suda Kalifornio.

Referencoj redakti

  1. "Nominees and Winners". The 15th Academy Awards. 1943. Alirita la 22an de Junio, 2013.

Eksteraj ligiloj redakti