William R. King

usona politikisto

William Rufus DeVane KING (7-an de aprilo 1786 en kantono Sampson, Norda Karolino - 18-an de aprilo 1853 en Selma, Alabamo) estis usona politikisto kaj en 1853 dum 45 tagoj (ĝis sia morto) la 13-a vicprezidanto de Usono, dum prezidanteco de Franklin Pierce.

William R. King
ano de Usona Domo de Reprezentantoj
WilliamRufusKing.jpg
Persona informo
William R. King
Naskonomo William Rufus de Vane King
Naskiĝo 7-an de aprilo 1786 (1786-04-07)
en Kantono Sampson
Morto 18-an de aprilo 1853 (1853-04-18) (67-jara)
en Selma
Mortis pro tuberkulozo [#]
Tombo Live Oak Cemetery [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill [#]
Partio Demokrata Partio [#]
Subskribo William R. King
Familio
Patro William King [#]
Patrino Margaret de Vane [#]
Infanoj 0
Profesio
Okupo politikistoadvokatodiplomato [#]
Aktiva en VaŝingtonoRaleigh [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

King studis juron en la Universitato de Norda Karolino, en Chapel Hill kaj sukcese diplomitiĝis en 1803 kaj en 1806 iĝis advokato. De 1807 ĝis 1809, li estis membro de la Domo de Reprezentantoj en Norda Karolino, ekde 1811 membro de la Demokrata-Respublikana Partio, tiel trifoje elektita el Usona Domo de Reprezentantoj. Li rezignis pri sia mandato en aŭtuno de 1816, por reprezenti sian hejmon kiel diplomato en Eŭropo. King agadis unuafoje en Napolo, reĝlando de la du Sicilioj kaj poste en la rusa ĉefurbo Sankt-Peterburgo.

Li revenis en Usonon en 1818, setlis en la novfondita federacia ŝtato Alabamo, oni elektis lin en la konstitucia ensemblo de la Teritorio. Li estis la unua senatoro de Alabamo en 1819. Oni reelektis lin plurfoje, ĝis King en 1844 denove ekdiplomatiĝis kiel komisiito en Francio.

Li revenis en la Usonon en 1848, nun kiel membro de la Demokrata Partio, denove senatoro de Alabamo. Li rezignis pri sia mandato en 1952 pro sanaferoj, poste li veturis al Kubo por kuracado. En printempo de 1853, li ne povis partopreni solenan enoficiĝon de la prezidento, la kongreso eldonis apartan leĝon, kiu permesis lian enoficiĝi kiel vicprezidento, en foresto.

En aprilo de 1853, King revenis al sia plantejo King's Bend en Dallas County kie li mortis.

LiteraturoRedakti

  • Daniel Fate Brooks: The Faces of William Rufus King; in Alabama Heritage Ausgabe 69, S. 14ff.; 2003