Wyna estas rivero en la kantonoj Argovio kaj Lucerno. Ĝia longeco estas 31,7 km kaj ĝia meza akvofluo 1,2 m³/sek[1]. Ĝia baseno kovras areon de cent kvindek kvadratkilometrojn.[2]

Wyna
La rivero Wyna en Menziken
rivero
Bazaj informoj
Longeco 31,7 km
Akvokolekta areo 150 km²
Averaĝa trafluo 1,2 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 660 m
Enfluejo Suro
- Alteco 385 m
Geografio
Alfluantoj Rickenbach kaj aliaj rojoj
Rivero en Eŭropo
vdr

Akvofonto redakti

La fonto de Wyna troviĝas en Neudorf (Kantono Lucerno) sur alteco de 660 m s.m. ĉe la koordinatoj 47° 11′ 3″ N 8° 12′ 30″ O / 47.18417 °N, 8.20833 °O / 47.18417; 8.20833 (mapo)Koordinatoj: 47° 11′ 3″ N 8° 12′ 30″ O / 47.18417 °N, 8.20833 °O / 47.18417; 8.20833 (mapo).

Vojo de la rivero redakti

 
Wyna en Suhr proksimume 1 km antaŭ ĝia alfluejo al Suro

Post la fonto en Neudorf la rivero fluas tra Beromünster, tiam ĝi pasas la kantonlimon inter Lucerno kaj Argovio kaj nun fluas tra Menziken kaj Reinach. Tiam Wyna formas la limon inter Gontenschwil en okcidento kaj Leimbach kaj Zetzwil en oriento. Tiam la rivero fluas tra Oberkulm kaj Unterkulm por poste tuŝi la okcidentan pinton de Teufenthal. Tiam ĝi trafluas Gränichen, kaj finfine atingas ĝian celon en Suhr.

Alfluejo redakti

Wyna alfluas en Suhr (Kantono Argovio) al la rivero Suro, kiu siavice en Araŭo alfluas al Aro.

Referencoj redakti

  1. Retpaĝo pri la aktuala akvofluo de la riveroj de Kantono Argovio. Arkivita el la originalo je 2010-07-28. Alirita 2010-02-13.
  2. Vidu "Landmapo de Svislando [Landeskarte der Schweiz], folio 32, Beromünster