Yafa Yarkoni
Jafa JARKONI (hebree יפה ירקוני; naskita Yafa ABRAMOV, la 24-an de decembro 1925, en Givatajim - mortis la 1-an de januaro 2012, en Tel-Avivo) estis internacie konata israela kantistino. Ŝi devenas de kaŭkazaj montaraj judoj.
Yafa Yarkoni | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de decembro 1925 en Givatajim |
Morto | 1-an de januaro 2012 (86-jaraĝa) en Tel-Avivo |
Mortokialo | Alzheimer-malsano |
Tombo | Kiryat Shaul Cemetery (en) |
Lingvoj | hebrea |
Ŝtataneco | Israelo |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Ŝi estis nomita la "militkantistino" de Israelo pro siaj oftaj prezentoj por israelaj soldatoj, precipe en milita tempo. En 1998 ŝi ricevis la Israelan Premion [1].
La plej multaj el la kantoj de Yarkoni estis skribitaj fare de Tuli Reviv kaj Haim Hefer. Yarkoni ankaŭ prezentis parton de la unua infankanto de Naomi Shemer .Inter ŝiaj plej konataj kantoj estas "Ne diru adiaŭon, diru mi revidos vin", pri soldato kiu disiĝas de sia amatino antaŭ batalo, kaj "Vojo al Jerusalemo", pri soldatoj portantaj manĝaĵojn al Jerusalemo kiam la urbo estis sub sieĝo en la milito de 1948 [2].
Referencoj
redakti- ↑ Yaffa Yarkoni (angle). Alirita 2023-12-15 .
- ↑ About Yafa Yarkoni - The National Library of Israel (August 8, 1969).
Eksteraj ligiloj
redakti- Nathan Shahar, Yafa Yarkoni, Enciklopedio de judaj virinoj
- Yafa Yarkoni "Kantistino de la Militoj", Ekspozicio en la IDFaj arkivoj
- Yafa Yarkoni ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
Bibliotekoj |