Yosimi Umeda

japana esperantisto

Yosimi UMEDA - japane 梅田善美, hepburne Umeda Yoshimi, elparolita kiel [Joŝimi], naskiĝis en 1933, mortis la 29-an de novembro 2010[1] - estis japana esperantisto kaj gvida kunlaboranto de la flugkompanio {{Japan Airlines]]. Kiam okazis la 21-a Internacia Junulara Kongreso en Japanio en 1965, li estis la ĝenerala sekretario de la loka kongresa komitato sub Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj.[2] En la oficperiodoj 1983-1986 kaj 1983-1986 li estis membro de la estraro de UEA kaj funkciis kiel ties vicprezidanto. Krome inter la jaroj 1983 kaj 1995, do en la oficperiodoj 1983-1986, 1986-1989, 1989-1992 kaj 1992-1995, li estis reprezentanto de Japana Esperanto-Instituto en la komitato de Universala Esperanto-Asocio. Dum liaj vojaĝoj ekster Japanio li multe prelegis pri la kulturo de sia lando; interalie li estis la supozeble plej aktiva tema kontribuanto de la 28-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo inter la 27-a de decembro 1984 kaj la 3-a de januaro 1985 en la urbo Wetzlar, kiu temis pri la kulturo de Japanio.

Yosimi Umeda
梅田善美
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1933 (1933-03-22)
Morto la 29-an de novembro 2010
Lingvoj Esperanto
Nacieco japana
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Referencoj redakti

  1. Tokorozaŭa Esperanto-Rondo N-ro 239 februaro 2011 Umeda Yosimi-sensei wo shinobu kai (Memore pri Yosimi UMEDA)
  2. Takemi Hatsushiba, "Nihon esuperanto undōshi" (Historio de la Japana Esperanto-movado) JEI, 1998