Zábřeh (Ostrava)

(Alidirektita el Zábřeh nad Odrou)
Ekzistas ankaŭ urbo Zábřeh.

Zábřeh estas historia municipo kaj kiel Zábřeh nad Odrou ankaŭ katastra teritorio de la statuta urbo Ostrava en Ĉeĥio, kreanta la plej nordan parton de urboparto Ostrava-Jih. En la pasinteco apartenis al ĝi ankaŭ katastraj teritorioj Zábřeh-Hulváky kaj Zábřeh-VŽ, do ĝi estas hodiaŭ partoj de la teritorio de la origina historia municipo de du pluaj ostravaj urbaj partoj, kiuj estas Mariánské Hory kaj Hulváky kaj Vítkovice. Vivas ĉi tie 36 271 loĝantoj (2021).

Zábřeh
(Zábřeh nad Odrou)
municipa parto
Strato Středoškolská en Ostrava-Zábřeh
Oficiala nomo: Zábřeh
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Historia regiono Moravio
Parto de Ostrava-Sudo
Baseno Ostrava baseno
Tipo de parto Loka parto
Konataj lokoj Preĝejo de Vizito de Maria, Zábřeh kastelo
Konstruaĵo ČEZ Aréna
Rivero Odro
Situo Zábřeh
 - koordinatoj 49° 47′ 53″ N 18° 14′ 21″ O / 49.79806 °N, 18.23917 °O / 49.79806; 18.23917 (mapo)
Loĝantaro 36 271 (2021)
Unua skribmencio 1288
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo
Situo de Zábřeh enkadre de Ĉeĥio
Situo de Zábřeh enkadre de Ĉeĥio
Situo de Zábřeh enkadre de Ĉeĥio
Zábřeh enkadre de Moraviasilezia regiono
Zábřeh enkadre de Moraviasilezia regiono
Zábřeh enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Zábřeh (Ostrava)
Portalo pri Ostrava
Domo ĉe ČEZ Areno

Historio redakti

La skibindikoj notas vilaĝon Zábřeh unuafoje en la jaro 1288. Post vico de posedantoj en la unuaj jarcentoj de la ekzistado ĝi transiris en la posedaĵon de Kapitulo de Olomouc kaj kun kelkaj pluaj najbaraj municipoj ĝi restis - enkadre de petřvalda senjorujo - en ties tenado ĝis nuligo de patrimonala establo en la jaro 1848. Sur la katastro de la agrikultura vilaĝo estis ankaŭ kelke da fiŝlagoj. Al la evoluo de la municipo havis influon ne nur ferfabriko en la proksima Vítkovice, sed ankaŭ fabriko por malmola papero fondita en la jaro 1886, plu cementfabriko kaj ĉefe kemiaj uzinoj de Julius Rütgers, kiuj prilaboris apudajn produktojn estiĝantaj dum fabrikado de koakso. Ekde fino de la 19-a jarcento ĉi tie funkciis ankaŭ brikfabriko; krom kvalitaj brikfabrikistaj argiloj oni ĉi tie minis ankaŭ gisejajn sablojn. Sed la industria evoluo kaŭzis ankaŭ ŝanĝojn demografiajn kaj sidejajn. En la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento ĝi estis vilaa kvartalo de Moravia Ostrava (precipe loka areo Zábřeh-Družstvo). Malsanulejo estis ĉi tie konstruita en la jaro 1912, Zábřeh estis aligita al Moravia Ostrava en la jaro 1924. La municipo estis dum la dua mondmilito liberigita de Ruĝa Armeo la 30-an de aprilo 1945. Inter la plej signifaj historiaj konstruaĵoj apartenas Preĝejo de Vizito de Sankta Maria kaj Zábřeha kastelo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 178
18801 439
18903 209
19004 861
19106 182
192110 234
JaroLoĝantoj
19309 146
195016 414
196121 963
197039 223
198034 177
199145 840
JaroLoĝantoj
200144 601
201140 540
202136 271