Závod (Slovakio)
municipo de Slovakio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Závod |
Závod, hungare Pozsonyzávod [poĵonjzAvod] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Malacky.
Bazaj informoj redakti
- 48° 32′ 50″ N 17° 01′ 50″ O / 48.54722 °N, 17.03056 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 32′ 50″ N 17° 01′ 50″ O / 48.54722 °N, 17.03056 °O (mapo)
- Areo: 27 km²
- Supermara alteco: 161 m
- Loĝantaro: 2710 en 2006
- Poŝtkodo: 908 72
- Aŭtokodo: MA
- Telefonprefikso: 034
Situo redakti
Závod situas laŭ flankovojoj, fervojo kaj aŭtoŝoseo preteriras. Malacky troviĝas je 12 km-oj.
Historio redakti
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1577 en formo "Zabod", sed estis tie preĝejo jam en 1339. En 1828 vivis tie 2305 vilaĝanoj en 320 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Pozsonyzávod 1840 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony, al distrikto de Malacka, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Závod 2578 homoj, (2497 slovakoj).
Vidindaĵoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
Fontoj redakti
- Hungara Vikipedio