Zelando

provinco en Nederlando
(Alidirektita el Zeeland)
Tiu ĉi artikolo temas pri la provinco Zelando en Nederlando. Samnoma insulo Zelando (dane Sjælland) ekzistas en Danio, kaj malgranda teritorio nomata Selando krome en Britio.

Zelando (nederlande: Zeeland) estas provinco en la sudokcidenta parto de Nederlando. La provinco konsistas el kelkaj duoninsuloj kiuj iam estis apartaj insuloj. De tio devenas la nomo Zeeland (litere tradukita: "Marlando"). Middelburg estas la ĉefurbo de Zelando. La devizo de Zelando estas: Luctor et Emergo (mi Luktas kaj Emerĝas).

Provinco Zelando

flago de Zelando

blazono de Zelando

flago de Zelando blazono de Zelando
Situo de la provinco Zelando

Map

provinco de Nederlando
Ĉefurbo Middelburg
Areo
 - Tero
 - Akvo
2 933,89 km²
1 787,13 km²
1 146,76 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
386 707 (2022)
132 loĝ./km²
Kvanto da komunumoj 13
Himno Zelanda himno
NUTS NL34
ISO 3166-2 NL-ZE
Oficiala retejo https://www.zeeland.nl/
vdr

Zelanda Flandrujo (nederlanda lingvo: Zeeuws Vlaanderen) estas parto de Zelando sude de la elfluofunelo de la rivero Skeldo ĉe la limo al la regiono Flandrujo en Belgujo.

Geografio

redakti

La duoninsuloj kaj la iamaj insuloj estas:

Zeeuws-Vlaanderen ne estas insulo aŭ duoninsulo, sed estas parto de Nederlando atingebla nur pere de la Westerscheldetunnel aŭ tra Belgio.

Komunumoj

redakti
 
Gemeenten in Zeeland
  1. Borsele
  2. Goes
  3. Hulst
  4. Kapelle
  5. Middelburg

6. Noord-Beveland
7. Reimerswaal
8. Schouwen-Duiveland
9. Sluis

10. Terneuzen
11. Tholen
12. Veere (Oostkapelle)
13. Vlissingen

Provinco Zelando  
Borsele | Goes | Hulst | Kapelle | Middelburg | Noord-Beveland | Reimerswaal | Schouwen-Duiveland | Sluis | Terneuzen | Tholen | Veere | Vlissingen
Nederlando | Provincoj | Municipoj