Preĝejo de sankta Johano Nepomuka (Žďár nad Sázavou)

(Alidirektita el Zelená Hora (preĝejo))
Monda heredaĵo de UNESKO

La Pilgrimpreĝejo de Sankta Johano Nepomuka en Zelená Hora (ĉeĥlingve Poutní kostel sv. Jana Nepomuckého na Zelené Hoře) estas mondfama pilgrimloko en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas en regiono Vysočina, surlime inter Bohemio kaj Moravio, proksime al urbo Žďár nad Sázavou. En 1994 envicigita al la listo de la Monda kulturheredaĵo de UNESKO.

Preĝejo de sankta Johano Nepomuka
katolika pilgrimejo [+]

Koordinatoj49° 34′ 48″ N, 15° 56′ 31″ O (mapo)49.5815.94194Koordinatoj: 49° 34′ 48″ N, 15° 56′ 31″ O (mapo)
Areo0,01 km² (0,64 ha) [+]
Map
Preĝejo de sankta Johano Nepomuka

Vikimedia Komunejo:  Pilgrimage Church of Saint John of Nepomuk [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Lando  Ĉeĥio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj iv
Fonto 690
Regiono** Eŭropo
Geografia situo 49° 34′ 48″ N, 15° 56′ 31″ O (mapo)49.5815.941944444444
Registra historio
Registrado 1994  (18-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Ĉeĥio

Preĝejo de sankta Johano Nepomuka (Žďár nad Sázavou) (Ĉeĥio)
Preĝejo de sankta Johano Nepomuka (Žďár nad Sázavou) (Ĉeĥio)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La konstruo estis iniciatita de la abato de la cisterciana monaĥejo en Žďár nad Sázavou Václav Vejmluva. La preĝejo estis konstruita en 1719-1722 de genia italdevena ĉeĥa arkitekto Jan Blažej Santini-Aichel, kiu unike kombinis kaj en la konstruaĵo mem kaj en la ornamo gotikaj elementojn kun baroko de Borromini, kun implemento de kompleksa numera simbolismo, kiu ne havas analogion en tuta Eŭropo. La preĝejo estas konstruita en formo de kvinpinta stelo, havas kvin enirpordojn kaj kvin altarojn. Ĝi estas ĉirkaŭita per ampleksa ambito en formo de stelo kaj duetaĝaj tralumigitaj arkadoj.

La tuta publike alirebla areo konsistas el:

Eksteraj ligiloj redakti