La Zirida dinastio (en berbera ⵉⵣⵉⵔⵉⴻⵏ (Izirien), arabe زيريون (Zīryūn)), nomita ankaŭ banu ziri, estis sanhaĝa berbera dinastio, el centra Magrebo (Alĝerio) kiu regis en centra Magrebo el 972 al 1014 kaj en Ifrikio (orienta Magrebo) el 972 al 1148.[1][2]
Ziridoj
|
|
dinastio • familio • historia lando
|
Geografio
La Zirida teritorio (verda), maks. etendo (fine de 10-a jarcento)
|
|
Ĉefurbo:
|
|
Loĝantaro
|
Ŝtat-strukturo
|
|
|
|
|
Antaŭaj ŝtatoj:
|
Postsekvaj ŝtatoj:
|
Elstaraj historiaj eventoj
|
Diplomatiaj rilatoj
|
|
|
Descendantoj el Ziri ibn Menad, nome militestro kiu rabatakis kontraŭ la Fatimidoj kaj donis nomon al la dinastio, la Ziridoj estas emiroj kiuj regis en la nomo de Fatimidaj kalifoj setlitaj en Egiptio. Fakte ili plifortigis sian sendependecon ĝis oficiale rompiĝis disde la Fatimidoj el la mezo de la 11-a jarcento. Transmitante povon per heredaj rimedoj, ili konstituis veran dinastion. Ĝi estas la unua dinastio de Berbera origino de la mezepoka periodo de Magrebo. Ĝi malfermas la vojon al la periodo de la historio de Magrebo kiam politika povo estas tenita de Berberaj dinastioj (Almoravidoj, Almohadoj, Zianidoj, Merinidoj kaj Hafsidoj).[3]