Zoltán Fekete (inĝeniero)

Zoltán Fekete, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fekete Zoltán estis hungara inĝeniero pri arbaroj, botanikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1941) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo estis nagyajtai.

Zoltán Fekete
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1877 (1877-04-18)
en Banská Štiavnica
Morto 4-an de aprilo 1962 (1962-04-04) (84-jaraĝa)
en Sopron
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Okcidenta Hungario
Familio
Patro Lajos Fekete
Infano Zoltán Fekete
Okupo
Okupo forestry engineer • botanikistopolitikisto
vdr

Zoltán Fekete [1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1877 en Hungara reĝlando en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio). Li mortis la 4-an de aprilo 1962 en Sopron.

Biografio redakti

Zoltán Fekete frekventis mezlernejon, poste ministan-arbaristan akademion en sia naskiĝurbo ricevinta diplomon en 1900. En la sekva jaro li ekinstruis samloke. En 1911 li ricevis la instruan rangon eksterordinara profesoro, post 2 jaroj ordinara profesoro. Dum la 1-a mondmilito li estis dekano. En 1919 li sekvis la akademion al Sopron, kie baldaŭe li denove iĝis dekano, eĉ rektoro. Inter 1928-1937 li estis ankaŭ membro de supera ĉambro. Li pensiuliĝis en 1946, tamen li instruis plu ĝis 1952. Li okupiĝis precipe pri taksado de lignokvantoj en arbaroj.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Magasságmérések az erdészeti növényföldrajzi megfigyeléseknél (1902)
  • A fatömeg-táblák alkalmazásának gyakorlati méltatása (1914)
  • Erdőmérnöki segédtáblák (1926)
  • Akác-fatömegtáblák és szerfabecslési táblázatok (1935)
  • Erdőbecslés és értékszámítás (1943)
  • Fatermelési és faállományszerkezeti vizsgálatok a hazai tölgyesekben (1947)
  • Fatermelési és faállományszerkezeti vizsgálatok hazai bükkösökben (1958)

Fontoj redakti