Zoltán Greguss
Zoltán Greguss [djula gOzon], hungare Greguss Zoltán estis hungara aktoro.
Zoltán Greguss | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Greguss Antal Zoltán |
Naskiĝo | 10-an de majo 1904 en Budapeŝto |
Morto | 20-an de decembro 1986 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 1-2-212/213 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Greguss Margit (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Zoltán Greguss naskiĝis la 5-an de majo 1904 en Budapeŝto. Li mortis la 20-an de decembro 1986 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiZoltán Greguss frue debutis en Szeged en 1921. Li havis akcidenton kaj denove li povis aktoradi post 4 jaroj. En 1948 li estris teatron. Li emeritiĝis en 1972, sed ankaŭ poste foje li aktoradis. Lia voĉo ofte estis aŭdebla en Hungara Radio. Li ricevis premiojn en 1956 kaj en 1972.
Roloj (elekto)
redakti- 37 filmoj inter 1937-1980, ekzemple Mór Jókai: Fekete gyémántok (Nigraj diamantoj), 1938; Hannibál tanár úr (Sinjoro instruisto Hannibál), 1956; Mór Jókai: Az aranyember (La orohomo), 1962
- 12 televiziaj filmoj inter 1965-1985, ekzemple Egy óra múlva itt vagyok (Mi estos ĉi tie post horo), serio, 1971
- diversaj teatraĵoj, ekzemple George Bernard Shaw: Julius Caesar; John Steinbeck: Pri Musoj kaj Homoj (400-foje prezentita); William Shakespeare: Hamleto; István Örkény: Macskajáték (Katoludo)