Zoltán Kunszt

hungara teoria fizikisto

Zoltán Kunszt [kunst], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kunszt Zoltán estas hungara-svisa teoria fizikisto, altlerneja instruisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2022).

Zoltán Kunszt
Zoltán Kunszt
Zoltán Kunszt
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1944 (1944-05-06) (79-jaraĝa)
en Pápa
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo teoria fizikisto • universitata instruisto
vdr

Zoltán Kunszt[1] naskiĝis la  6-an de majo 1944(nun 1944-05-06) en Pápa.

Biografio redakti

Zoltán Kunszt maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris fizikistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1967, pli poste li akiris sciencan gradon Ph.D. en 1981. Inter 1968 kaj 1982 li instruis en la universitato, dum lia instrua rango altiĝis, sed li ankaŭ esploris en Centra Instituto por Atomesplorado (1970-1972), CERN en Ĝenevo (1974-1975), Hamburgo (1978-1980). Inter 1982 kaj 1989 li esploris en akademia instituto en Budapeŝto, ankaŭ en Universitato de Berno (1983–1984), CERN (1985), Ĉikago (1986), Santa Barbara (Kalifornio) (1987) kaj ETH Zuriko (1986–1989). Li restis plu en instituto de ETH Zuriko en 1989 por esplori, sed ekde 1993 li ankaŭ instruis jam kiel profesoro. Li estis emeritita en 2009. Li edziĝis en 1966 kaj li ricevis hungaran premion en 1973.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Elemi részecskék I-II. (1968)
  • A részecskefizika mai problémái (1974)
  • Combined use of the CALKUL method and N = 1 supersymmetry to calculate QCD six-parton processes (1986)
  • Recent developments in hadron collider physics (1991)
  • Deconstructing non-abelian gauge theories at one loop (kunaŭtoro, 2004)
  • One-loop effective lagrangians after matching (kunaŭtoro, 2016)

Fontoj redakti

Referencoj redakti