Zoltán Nógrádi
Zoltán Nógrádi, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Nógrádi Zoltán estis hungara urbestro, parlamentano, agronomo.
Zoltán Nógrádi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aŭgusto 1969 (54-jaraĝa) en Szeged |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Agrikultura Universitato (Gödöllő) (–1993) Scienca Universitato de Szeged - ekonomikisto (–1996) ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto inĝeniero-agronomo ekonomikisto ![]() |
Zoltán Nógrádi[1] naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1969 en Szeged.
Biografio
redaktiZoltán Nógrádi maturiĝis en agrikultura mezlernejo en Kalocsa en 1987, poste li akiris agrikulturan kaj pedagogian diplomojn en Agrikultura Universitato (Gödöllő) en 1993. Post la diplomo li hejmenvenis al Mórahalom, kie li havis agrikulturajn postenojn. En 1997 li akiris ankaŭ ekonomian diplomon en Scienca Universitato Attila József. Li estis edziĝinta kaj du idoj naskiĝis.
Politika kariero
redaktiEkde 1994 li estis urbestro de Mórahalom, en 1997 li membriĝis en Fidesz. Inter 2002 kaj 2014 li estis ankaŭ parlamenta deputito. Li multe strebis por evoluo de Mórahalom kaj ties ĉirkaŭaĵo. Li ricevis premiojn en 2000 kaj 2015.
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM166147 hungarlingva datenaro de muzeo