Zoltán Seregi
Zoltán Seregi [ŝeregi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Seregi Zoltán estis hungara reĝisoro, teatrestro, infana aktoro.
Zoltán Seregi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de junio 1953 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Debrecen (–1979) Universitato de Dramo kaj Filmo (–1980) |
Familio | |
Patro | László Seregi (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatra reĝisoro |
Zoltán Seregi[1][2] naskiĝis la 7-an de junio 1953 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiZoltán Seregi estis ĉefrolanto en junulara filmo en 1966, post 3 jaroj li ricevis voĉaktoran rolon. Li akiris diplomon en Universitato Kossuth Lajos en 1979, poste reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1980. Lia ĉefinstruisto estis Ottó Ádám. Li komencis sian reĝisoran karieron en Nacia Teatro (Szeged), ekde 1984 en Teatro Thália (Budapeŝto). Li estis reĝisoro de Teatro Jókai (Békéscsaba) 15 jarojn, poste victeatrestro 4 jarojn, ekde 2016 teatrestro. Li ricevis premiojn en 2015 kaj 2021. Intertempe li reĝisoris ankaŭ filmojn kaj li reĝisoris laŭokaze en aliaj teatrejoj.
Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto)
redakti- Lajos Zilahy: A Tábornok (1991)
- Gyula Háy: Mohács (1992)
- Károly Nóti - István Zágon: Hyppolit, la lakeo (teatra versio, 1995)
- Molière: Tartufo (2008)
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő (2010)
- Mór Jókai: A kőszívű ember fiai (2012)
Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)
redakti- Frici, a vállalkozó szellem (televizia serio, 1993)
- Magyar Rabszódia (dokumenta filmo, 1997)
- Squaring the Circle (televizia filmo, 2013)
Liaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Princ, a katona (televizia serio, 1967) - fianĉo
- Tüskevár (televizia serio, 1967) - Tutajos (ĉefrolo)
- A gyáva (televizia filmo, 1971)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Robin Stewart kaj William Burleigh[3]