Zoltán Vajna, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vajna Zoltán estis hungara inĝeniero pri mekaniko, profesoro, membro (korespondanta en 1993, ordinara en 1998) de Hungara Scienca Akademio.

Zoltán Vajna
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1928 (1928-08-15)
en Kluĵo
Morto 27-an de majo 2023 (2023-05-27) (94-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

Zoltán Vajna [1] naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1928 en Kluĵo kaj mortis la 27-an de majo 2023.

Biografio redakti

Zoltán Vajna apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li frekventis Teknika Universitato de Budapeŝto inter 1948-1952. Li eklaboris en fabriko kiel inĝeniero, sed baldaŭ li revenis al la universitato havanta postenon dum 22 jarojn. Li apogis la revolucion en 1956, tial li ricevis memormedalon en 1991. En 1988 li ricevis la instruan rangon titulara profesoro, samtempe li doktoriĝis antaŭ la akademio. Inter 1990-1994 li estis dekano. Li okupiĝis precipe pri mekaniko de la fluidaĵoj. Li ricevis premiojn inter 1977-1988.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Zur Berechnung der Drallregelung von Radialventilatoren (1961)
  • Vegyészmérnöki Kézikönyv (Kemiista manlibro), (1968)
  • Some Limitation on the Use of Fluidic Pulse Width and Pulse Position Modulation for Phase Measurement (1972)
  • Kvázi-háromdimenziós módszer félaxiális átömlésű áramlástechnikai gépek méretezésére (1987)
  • Hurkos csőhálózatok méretezése (1999)

Fontoj redakti