Zsáka (ĵAka), estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono Berettyóújfalu.

Blazono de Zsáka

La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, Berettyó maldekstre preterfluas, laŭ ĉefvojo Berettyóújfalu-Szeghalom. Berettyóújfalu estas proksime.

La komunumo estis menciita unuafoje en 1214 en tiama formo Izsólaka (iĵOlaka), havanta preĝejon en 1322. Post ribelo de György Dózsa en 1514 el la bienocentro formiĝis fortikaĵo en 1540. Poste tiu fortikaĵo apartenis al la gravaj fortikaĵoj de Transilvanio. Preĝejoj kalvinana postbaroka kaj ortodoksa konstruiĝis en la 18-a j.c. Kastelo de Rhédey (rEdei) en 1858 konstruiĝis, ĝi estas nun biblioteko. La vilaĝo iĝis grandvilaĝo en 1882, la vilaĝdomo ekfunkciis ekde 1906.