Zsigmond Bachrich [ĵigmond baĥriĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bachrich Zsigmond estis aŭstria hungara muzikisto (violonisto, aldviolonisto, komponisto, koncertmajstro).

Zsigmond Bachrich
Zsigmond Bachrich
Zsigmond Bachrich
Persona informo
Naskiĝo la  23-an de januaro 1841(nun 1841-01-23)
en Hungario Zsámbokrét (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 16-an de julio 1913
en Vieno (Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno
Okupo
Okupo komponistoviolonisto
vdr

Zsigmond Bachrich [1] naskiĝis la 23-an de januaro 1841 en Zsámbokrét (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Žabokreky en Slovakio), li mortis la 16-an de julio 1913 en Vieno (Aŭstrio-Hungario).

Biografio redakti

Zsigmond Bachrich devenis el juda familio. Li studis violonadon en konservatorio de Vieno inter 1851-1857. Lia ĉefinstruisto estis Joseph Böhm. Post siaj studoj li estis kapelmajstro en teatro en la sama urbo. En 1866 li translokiĝis al Parizo, kie li same estis kapelmajstro kaj por vivteni sin ankaŭ ĵurnalisto kaj helpapotekisto. Post 3 jaroj li revenis al Vieno, kie li longe estis aldviolonisto de pluraj violonkvartetoj, krome li estis ankaŭ koncertmajstro. Li ankaŭ instruis en la muzikakademio inter 1869–1894. En Vieno li ankaŭ okupiĝis pri komponadoj.

Lia memuaro estis publikigita postmorte en 1914 sub la titolo Aus verklungenen Zeiten; Erinnerungen eines alten Musikers.

Elektitaj komponaĵoj redakti

Scenejaj redakti

  • Muzzedin gajopero (1883)
  • Heini von Steier gajopero (1884)
  • Sakuntala baleto (1884)
  • Der Fuchs-Major opereto (1889)
  • Des Herdes und der Liebe Flammen opereto
  • Mahomeds Paradies opereto

Ĉambraj muzikoj redakti

  • Impromptu por violono kaj piano (1862)
  • Im Dorfe por violono kaj piano (1864)
  • Serio por violono kaj piano (1872)
  • Capriccio, Madrigal und Mazurka por violono kaj piano (1881)
  • 5 kleino Charakterstücke por violono kaj piano (1889)

Por piano redakti

  • Fuscher-Tänze, Ländler por piano 4-manoj (1872)
  • Fuscher-Tänze por piano kun 4 manoj (1878)
  • Aus den Alpen por piano kun 4 manoj (1881)

Fontoj redakti

Referencoj redakti