Zsigmond ZALKA [ĵigmond], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zalka Zsigmond estis hungara kemiisto, agronomo, akademia instruisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis ’’gombai’’ kaj ’’marcsa-magyari’’ [marĉa-madjari].

Zsigmond Zalka
Persona informo
Naskiĝo 9-an de novembro 1861 (1861-11-09)
en Sopronnémeti
Morto 15-an de oktobro 1931 (1931-10-15) (69-jaraĝa)
en Magyaróvár
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Ekonomia AkademioQ1301881
Okupo
Okupo kemia inĝeniero • universitata instruisto
vdr

Zsigmond Zalka [1] naskiĝis la 9-an de novembro 1861 en Németi (nuntempa Sopronnémeti), li mortis la 15-an de oktobro 1931 en Magyaróvár (nun urboparto de Mosonmagyaróvár).

Biografio redakti

Zsigmond Zalka frekventis gimnazion en Sopron, poste li akiris kemian diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József, fine plian diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár). Ekde 1885 li estis asistanto en la menciita akademio, ekde 1888 en Debrecen, ekde 1890 en Georgikon, ekde 1891 en Kassa. En la lasta lernejo li estis nomumita ordinara profesoro, en 1907 vicdirektoro, post jaroj direktoro. En 1899 li establis eksperimentan stacion pri alkoholoj, en la sekva jaro li ricevis reĝan premion. Dum la 1-a mondmilito en la akademio armea hospitalo funkciis kaj Zalka ankaŭ tion gvidis. Post la mondomilito li rifuĝis al Akademio de Magyaróvár, en 1922 li pensiuliĝis, tamen li instruis plu, eĉ en 1930 li estis akademiestro. Li multe okupiĝis pri produktado de alkoholoj, bieroj, maltoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Összehasonlító kísérletek különböző préselt élesztőkkel és tisztafajta élesztővel (1895)
  • Az ipari tejsav alkalmazása a szeszgyári műélesztő készítésénél. A gabonafélékből készült zöldmaláta czukorontó és elfolyósító képességének összehasonlítása és a merzezés befolyása a czukrosító, elfolyósító képessége (1900)
  • Szeszfőzés gyümölcsökből, borból és borkészítés melléktermékeiből (1906)

Fontoj redakti