Zsolt Varga (1972)

Zsolt Varga [ĵolt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Zsolt estas hungara akvopilkisto (meza avanulo), trifoja olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto. Lia nomo en la sporta vivo estis Varga I. (komprenu: Varga la 1-a).

Zsolt Varga
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1972 (1972-03-09) (52-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Kölcsey Ferenc Gimnázium • Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo akvopilkisto • akvopilka trejnisto • historiisto
vdr

Zsolt Varga[1] naskiĝis la 9-an de marto 1972 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zsolt Varga maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1990. Li akiris historiistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1997. Li edziĝis dufoje, la dua itala edzino naskis 3 gefilojn. Li ricevis ankaŭ italan ŝtatanecon kaj li ricevis premiojn inter 2000-2019.

Sporta kariero redakti

Zsolt Varga estis akvopilkisto de la centra sportlernejo inter 1980-1989, poste en ĉefurbaj aŭ eksterlandaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono trifoje (1996, 1997), kroata ĉampiono kaj golreĝo en 1999, dum li apartenis al la hungara nacia teamo ĝis 2003 295-foje. Li estis olimpiano en la Hungario en la Somera Olimpiko 1992, Hungario en la Somera Olimpiko 1996 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2000 kun ora medalo en la lasta olimpiko. Depost sia aktiva sporta kariero li estis trejnisto.

Fontoj redakti

Referencoj redakti