Zsombó
Zsombó [ĵombO] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Szeged, en Distrikto Mórahalom. La nomo signifas marĉejon.

Bazaj informoj
redakti- Areo: 27 km²
- Loĝantaro: 3300
- Poŝtkodo: 6792
- Telefonprefikso: 62
Situo
redaktiZsombó situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Szeged troviĝas 17, Mórahalom 19, Budapeŝto 163 km.
Historio
redaktiLa komunumo estis loĝata dum la bronzepoko. La nomo unuafoje aperas en 1742 en formo Forro Somboja. Post la turkoj la senhoma regiono apartenis al Kiskundorozsma ĝis 1949. Tiam naskiĝis la memstara Zsombó. Pli frue en 1923 alvenis handikapuloj de la mondomilito. Katolika preĝejo omaĝe al Beata Damo konstruiĝis en 1927.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, kuracejo, apoteko.