Zsuzsanna Jakabos
Zsuzsanna Jakabos [ĵuĵana jakaboŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jakabos Zsuzsanna estas hungara naĝisto, olimpiano.
Zsuzsanna Jakabos | |
---|---|
Zsuzsanna Jakabos en 2010 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de aprilo 1989 (35-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Nevado ĉe Las Vegas |
Okupo | |
Okupo | naĝisto |
Zsuzsanna Jakabos[1][2] naskiĝis la 3-an de aprilo 1989 en Pécs.
Biografio redakti
Zsuzsanna Jakabos akiris diplomon en Negoca Altlernejo Sándor Wekerle en Budapeŝto. Ŝi edziniĝis al sia trejnisto. Ŝi ricevis ŝtatan premion en 2008.
Sporta kariero redakti
Zsuzsanna Jakabos aĝis 8, kiam ŝi komencis naĝi. Post jaro ŝi jam konkursis. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2004, Hungario en la Somera Olimpiko 2008, Hungario en la Somera Olimpiko 2012, Hungario en la Somera Olimpiko 2016 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2020 sen medaloj, krome en aŭropa ĉampionumo ŝi estis la unua en 2016.
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/display/manifestation/PIM2397089/47205fc0-9848-4a1b-bebf-c3cb5cae9278/solr/0/24/0/1/authorOrder/ASC hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://www.imdb.com/name/nm6261049/bio usona filma datenaro