Zuberbach
Zuberbach, kroate Sabara, hungare Szabar [sabar] estas ne memstara vilaĝeto en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Weiden bei Rechnitz.
Bazaj informoj
redaktiSituo
redaktiZuberbach situas ĉe piedo de monto, laŭ rojo. Rechnitz troviĝas je 7 km-oj.
Historio
redaktiLa unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1443 laŭ tiama hungara ortografio "Zabar". En 1532 la turkoj detruis la komunumon, poste kroatoj refondis ĝin. En 1910 vivis en Szabar 431 homoj (plejparte kroatoj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Kőszeg, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. Zuberbach aliĝis al Weiden bei Rechnitz en 1971.