Zigofilaloj
ordo de plantoj
(Alidirektita el Zygophyllales)
La zigofilaloj (latine Zygophyllales) estas planta ordo el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu ordo enhavas 2 familiojn, ĉirkaŭ 30 genrojn kaj preskaŭ 250 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas zigofilo[3].
Zigofilaloj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
zigofilo Zygophyllum L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Taksonomio
redaktiLaŭ la tria kaj kvara eldonoj de la klasifiko de la Angiosperma Filogeneza Grupo, la ordo zigofilaloj konsistas el la jenaj du familioj:
- zigofilacoj Zygophyllaceae
- krameriacoj Krameriaceae
Laŭ la pli malnova sistemo de Cronquist, la zigofilacoj estis parto de sapindaloj, kaj la krameriacoj estis parto de poligalaloj (nun fabaloj).
Laŭ WFO kaj TPL
redaktiLaŭ World Flora Online kaj The Plant List (23 maj. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Zygophyllales Link - zigofilaloj
- Krameriaceae Dumort. - krameriacoj
- Zygophyllaceae R.Br. - zigofilacoj
- Augea Thunb. - aŭgeo
- Balanites Delile - balaniteso
- Bulnesia Gay - bulnezio
- Fagonia L. - fagonio
- Guaiacum L. - gvajako[5]
- Izozogia G. Navarro - izozogio
- Kallstroemia Scop. - kalstremio
- Larrea Cav. - lareo
- Malacocarpus - malakokarpuso
- Metharme Philippi ex Engler - metarmo
- Morkillia Rose & Painter - morkilio
- Neoluederitzia Schinz - neoludericio
- Neoschroetera Briq. - neoŝretero
- Pintoa Gay - pintoo
- Plectrocarpa Gillies ex Hook. & Arn. - plektrokarpo
- Porlieria Ruiz & Pav. - porlierio
- Roepera A. Juss. - repero
- Sarcozygium Bunge - sarkozigio
- Schroeterella - ŝreterelo
- Seetzenia R. Br. - secenio
- Sericodes A. Gray - serikodo
- Sisyndite E. Mey. ex Sonder in Harv. & Sonder - sizindito
- Tetraena Maxim. - tetraeno
- Tribulus L. - tribulo
- Viscainoa Greene - viskainoo
- Zygophyllum L. - zigofilo[3]
- Zygophyllales Link - zigofilaloj