Ádám Vázsonyi [vAĵonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vázsonyi Ádám estis hungara hidrologo.

Ádám Vázsonyi
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1901 (1901-02-15)
en Budapeŝto
Morto 14-an de julio 1973 (1973-07-14) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo hydraulic engineer
vdr

Ádám Vázsonyi [1] naskiĝis la 15-an de februaro 1901 en Budapeŝto, li mortis la 14-an de julio 1973 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ádám Vázsonyi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1924. Ekde la sekva jaro li ricevis hidrologiajn taskojn en Szolnok, ekde 1929 en Gyula. Inter 1931 kaj 1933 li gvidis la rekonstruan laboron de kluzo de Baja. En 1936 li gvidis konstruadon de akvobaraĵo ĉe Békésszentandrás. Li eklaboris en 1941 en nove fondita laborejo de Szatmárnémeti (tiam hungara urbo), kie li zorgis pri digoj kontraŭ inundoj. Post la 2-a mondmilito li partoprenis en rekonstruoj de detruitaj pontoj, poste li kreis projekton pri akvumado de Hortobágy. En 1950 li ricevis signifan postenon en Budapeŝto, poste en 1963 li fondis hidrologian muzeon en Siófok. Li pensiuliĝis en 1967.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A bajai Deák Ferenc-hajózózsilip javítási munkálatai (1933)
  • A magyar vízszabályozások története (1973) - kunlaboranto

Fontoj redakti