Ági Mednyánszky
Ági Mednyánszky [mednjAnski], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mednyánszky Ági estis hungara aktoro, voĉoaktoro, dancisto, primadono, operetkantisto, anoncisto.
Ági Mednyánszky | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de marto 1927 en Vieno |
Morto | 7-an de julio 2015 (88-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Farkasréti Cemetery |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Lajos Martiny |
Parencoj | Péter Balázs (aktoro) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ági Mednyánszky [1] naskiĝis la 15-an de marto 1927 en Aŭstrio en Vieno, ŝi mortis la 7-an de julio 2015 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Ági Mednyánszky lernis baleton jam ekde 1933 en baleta lernejo de Budapeŝta Ŝtata Operejo, poste ŝi dancadis en diversaj amuzejoj en Budapeŝto. Ekde 1943 ŝi ricevis prozajn rolojn en Teatro Magyar, baldaŭ en aliaj teatroj. En 1958 ŝi aliĝis al trupo de Operetoteatro (Budapeŝto), sed pli frue ŝi jam havis tie rolojn. En 1992 ŝi estis nomumita eterna membro de la Operetoteatro. Ŝi ricevis 3 premiojn inter 1988-2004. Ŝi havis edzon.
Elektitaj teatraj rolojRedakti
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő - Stázi, Cecília
- Albert Szirmai: Mágnás Miska - grafino Korláth Lotti
- William Shakespeare: A makrancos hölgy - Bianca
- Lerner–Loewe: My Fair Lady - Mrs. Higgins
Elektitaj kinejaj filmaj rolojRedakti
- Heten, mint a gonoszok (1942)
- Zöld, sárga, piros (1948)
- 2x2 néha 5 (1954)
- Játék a szerelemmel (1959)
- Szemüvegesek (1969)
- Tűzoltó utca 25. (1973)
- De kik azok a Lumnitzer nővérek? (2006)
Elektitaj televiziaj rolojRedakti
- dum oficiala starto de Hungara Televizio ŝi estis anoncisto
- Lili (filmo, 1989)
Aliaj rolojRedakti
- partoprenoj en programoj de Hungara Radio
- Szabó család (radia serio), (1963–2007) Icu (virina ĉefrolo)
- hungaraj voĉoj en eksterlandaj filmoj