Árpád Kiss (ministro)

hungara politikisto

Árpád Kiss [kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Árpád estis hungara inĝeniero, politikisto, ministro.

Árpád Kiss
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1918 (1918-08-28)
en Cinkota
Morto 11-an de julio 1970 (1970-07-11) (51-jaraĝa)
en Jagodina
Mortis per trafikakcidento vd
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Socialista Laborista PartioPartio de Hungaraj Laboristoj • Hungara Komunista Partio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Árpád Kiss [1] naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1918 en vilaĝo Cinkota (nuntempe urboparto de Budapeŝto). Li mortis la 11-an de julio 1970 dumvoje en Jugoslavio.

Biografio redakti

Árpád Kiss frekventis faklernejon, li eklaboris en fabriko en 1938. En 1943 li aliĝis al la socialdemokratoj. Li estis trudlaboristo en 1944, sed li sukcese rifuĝis. Post la 2-a mondmilito li havis mezsignifan postenon en fabriko, en 1947 li estis jam inĝeniero. En 1950 li eklaboris en ministerio, en la sama jaro li jam estis ministro pri malpeza industrio. Inter 1953 kaj 1967 li estis parlamenta deputito, inter 1954 kaj 1956 ministro pri energio kaj kemia industrio, poste li gvidis diversajn signifajn oficejojn en rango de ministro. Li havis ankaŭ diversajn partiajn postenojn. Li mortis dumvoje en Jugoslavio, la cirkonstancoj estas sekretaj dum 70 jaroj.Li ricevis Premion Kossuth en 1954.

Fontoj redakti