Ásotthalom [Aŝothalom] estas grandvilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en Distrikto Mórahalom.

Ásotthalom
vilaĝo en Hungario

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6783
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 649  (2023) [+]
Loĝdenso 32 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 12′ N, 19° 47′ O (mapo)46.219.783333333333Koordinatoj: 46° 12′ N, 19° 47′ O (mapo) [+]
Areo 112,54 km² (11 254 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Ásotthalom (Hungario)
Ásotthalom (Hungario)
DEC
Ásotthalom
Ásotthalom
Situo de Ásotthalom

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ásotthalom [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo, laŭ la serba landlimo sen limpasejo, ĉefvojo Szeged-Baja preteriras.

Historio redakti

La loko unuafoje aperis en 1760, en 1778 ankaŭ la nomo aperis. Tiutempe la kampoj apartenis al Szeged. Poste multe da farmoj kaj farmocentroj formiĝis. Post la granda inundo en Szeged okazinta en 1879 oni disdonis multe da parceloj kaj kreskiĝis serio da farmoj. Inter 1919-1922 la serboj okupis la regionon. La nuna vilaĝo restis hungara, sed apud la novaj limoj. En 1950 en la regiono formiĝis 5 vilaĝoj: Ásotthalom, Domaszék, Mórahalom, Ruzsa kaj Zákányszék. Post unu jaro Ásotthalom ricevis elektran kurenton, poste kolĥozoj formiĝis. Tiutempe 8000 da homoj loĝis tie. En 1968 la komunumo havis la rangon limogarda vilaĝo. Impona sportejo konstruiĝis en 1992.

Vidindaĵoj redakti

Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, kulturdomo, klubo de maljunuloj, interreta ĉambro.

Famuloj redakti

En Ásotthalom naskiĝis restaŭristo Vilmos Osgyányi.