Édouard SÉGUIN (20a de januaro 1812 – 28a de oktobro 1880) estis kuracisto kaj edukisto en Clamecy, Nièvre, Francio. Li estas rememorata pro sia laboro kun infanoj kun kognaj miskapabloj en Francio kaj en Usono.

Édouard Séguin
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1812 (1812-01-20)
en Clamecy
Morto 28-an de oktobro 1880 (1880-10-28) (68-jaraĝa)
en Novjorko
Lingvoj anglafranca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lycée Saint-Louis • New York University School of Medicine
Familio
Infano Edward Constant Seguin
Okupo
Okupo kuracisto • psikiatro • fiziologo • speciala instruisto
vdr

En Francio redakti

Ekde 1837 li studis kaj laboris kun Jean Marc Gaspard Itard, kiu estis edukisto de surdmutuloj, kio inkludis la faman kazon de Victor de l'Aveyron, konata kiel "la sovaĝa infano". Estis Itard kiu konvinkis Séguin por dediĉi sin al studo de la tialoj, same kiel al trejnado de individuoj kun intelektaj miskapabloj. Kiel junulo, Séguin estis influita ankaŭ de la ideoj de utopia socialisto Henri de Saint-Simon.

Ĉirkaŭ 1840 li establis la unuan privatan lernejon en Parizo dediĉitan al la edukado de individuoj kun intelektaj miskapabloj, kaj en 1846 publikigis Traitement Moral, Hygiène, et Education des Idiots. Tiu laboro estis konsiderata kiel la plej frua sistema lernolibro kiu temas pri la specialaj necesoj de infanoj kun intelektaj miskapabloj.

En Usono redakti

Post la eŭropaj revolucioj de 1848, Séguin elmigris al Usono. Post viziti variajn lernejojn en Usono, kaj helpi en iliaj organizoj, li setliĝis en Klivlando, kaj poste en Portsmouth, Ohio. Li poste translokiĝis al Novjorkio kaj kreis sian a medicinan praktikon en Mount Vernon, Novjorkio (1860). En 1861 li ricevis sian M.D. el la Universitato de Novjorko. En 1863 li translokiĝis al Novjorko, kie li faris klopodojn por plibonigi la kondiĉojn de infanoj kun miskapabloj en la orfejo de la insulo Randall.