Élisabeth Jacquet de La Guerre

Élisabeth Jacquet de La Guerre (plene nomas Élisabeth-Klaŭdo Jacquet de La Guerre; mallongigita Élisabeth Jacquet, 17-an de marto 1665, Parizo27-an de junio 1729, Parizo) estis franca muzikisto, klavicenisto kaj baroka komponisto de la 17-a jarcento.

Élisabeth Jacquet de La Guerre
Élisabeth Jacquet de La Guerre pentrita de François de Troy.
Élisabeth Jacquet de La Guerre pentrita de François de Troy.
Persona informo
Naskonomo Élisabeth Jacquet
Naskiĝo 17-an de marto 1665 (1665-03-17)
en Parizo
Morto 27-an de junio 1729 (1729-06-27) (64-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Preĝejo Saint-Eustache
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Marin de La Guerre
Okupo
Okupo komponisto • klavicenisto • pianistokantistoorgenisto
vdr

Biografio redakti

Ŝi naskiĝis en Parizo en familio de muzikistoj kaj fabrikantoj de instrumentoj. Elisabeth ricevis fruan muzikan edukadon de sia patro, kiu prezentis sian kvin jaran filinon en Versajlo por koncerti sur klaviceno antaŭ la reĝo Ludoviko la 14-a. La reĝo tuj rekonis ŝian talenton kaj fariĝis ŝia maksimuma subtenanto. La ĉefa franca gazeto de tiu epoko, ‘Mercure Galant’, priskribis Elisabeth, kiel la ‘mirindaĵo de nia jarcento’. La kromnomo de mirinfano akompanis ŝin dum ŝia tuta vivo, kaj iom kaŝis ŝian eksterordinaran talenton kiel interpretistino, kantistino kaj komponistino.  

Kiel adoleskantino ŝi estis akceptita en la francan kortegon, kie ŝian edukadon kontrolis proksimulo de la Reĝo. Ŝi restis ĉe la reĝa kortego ĝis ŝi translokiĝis al Versajlo kaj en 1684 ŝi edziniĝis al la orgenisto Marín de La Guerre kaj revenis al Parizo. Tie ŝi instruis en privataj lecionoj kaj komponis. Krome ŝi plu koncertis hejme kaj tra Parizo, kun granda sukceso: ĉiuj grandaj muzikistoj de la urbo aŭdis ŝin ludi la klavicenon.

Ŝia unua publikigita verko estis Premier livre de pièces de clavesin ('Unua libro de klavicenaj pecoj’) presita en 1687, kiam ŝi estis nur 22 jara. Tiutempe nur du aliaj francaj komponistoj publikigis verkojn por klaviceno.

Ŝi komponis ankaŭ baleton, Les Jeux à l'honneur de la victoire (‘La Ludoj honore al venko’) kaj aron de triopaj sonatoj, kiuj estas inter la plej fruaj francaj ekzemploj de sonato.

En 1694, financita de la reĝo, Elisabeth Jacquet de La Guerre premieris sian solan operon ‘Céphale et Procris’ ĉe la Reĝa Akademio de Muziko. Ĝi estis la unua opero verkita de virino en Francio; en ĝi Elisabeth lerte kunfandis la nacian francan stilon kun ital-stilaj pasejoj, La muziko estis brile verkita, precipe la instrumentaj aŭ amuzaj paŭzoj inter la ĉefaj sekcioj.

En 1700 ŝi vidviniĝis kaj perdis sian solan filon en la aĝo de dek jaroj, kaj restis en malĝoja profesia silento dum sep jaroj. Poste ŝi denove komencis sian vivon per muziko, ĉi-foje, kiel ŝiaj samtempuloj, esplorante la novajn italajn formojn de la sonato kaj kantato.

Ŝi montris majstrecon kaj eksterordinaran sentemon en la italeca stilo de siaj Violonaj Sonatoj. Ŝi kreis inteligentajn harmoniajn sekvencojn, formante la diversajn stilajn registrojn. Tiaj verkoj estas sendube fundamenta kontribuo en la evoluo de la franca sonato.

Tamen ŝi daŭre prezentis sian kolekton de klavicenaj pecoj. Ili estas frua ekzemplo de la nova ĝenro de akompanataj klavicenaj verkoj, kie la instrumento estas uzata en deviga rolo kun la violono.

Ŝi nomis ilin kiel: Pièces de Clavecin qui peuvent se jouer sur le Violon (‘Klavicenaj pecoj, kiujn oni povas ludi sur Violono’) kaj Sonates pour le violon et pour le clavecin (‘Sonatoj por violono kaj klaviceno’).

Ŝi revenis al voĉa komponado kun la publikigo de du libroj de ‘Francaj kantatoj’ (Cantates françaises), kiuj estis ŝiaj lastaj publikigitaj laboroj (ĉ. 1715). Elisabeth muzikis ilin belege, uzante efikan ripeton, ŝanĝojn inter maĵoro kaj minoro, kreante aparte emociajn momentojn. De tiam ĝis ŝia morto, Elisabeth iom post iom retiriĝis de la publika vivo.

Elisabeth Jacquet de La Guerre estis unu el la malmultaj agnoskitaj virinaj komponistoj de sia tempo. Male al multaj el ŝiaj samtempuloj, ŝi komponis en plej diversaj formoj. Ŝiaj talentoj kaj atingoj estis rekonitaj de Titon du Tillet, konata biografiisto, kiu aljuĝis al ŝi lokon en sia Le Parnasse français (Franca Parnaso)  kiam ŝi estis nur 26 jaraĝa. La citaĵo de Titon du Tillet diras: “Ŝi havas mirindan facilecon por ludi preludojn kaj fantaziojn spontanee. Foje ŝi improvizas unu aŭ alian dum tuta duonhoro kun melodioj kaj harmonioj tre diversspecaj kaj kun la plej bona ebla gusto, ravante multajn siajn aŭskultantojn.”

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 32 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Listo de verkoj redakti

Jacquet de la fruaj triopaj sonatoj de Guerre kaj violona/aldoviolono da gamba sonatoj supervivas nur en manuskriptaj fontoj en Parizo. La ripozo de ŝia produktado estas pensita esti eldonita en ŝia vivdaŭro, kvankam Titon du Tillet menciis nerevenigeblan Te Deum fikso en lia tributo al Jacquet de la Guerre.

Stadio redakti

  • Les jeux à l'honneur de la victoire (baleto, c. 1691), perdita
  • Céphale et Procris (tragédie lyrique, 1694)

Voĉa muziko redakti

  • Cantates françoises sur des sujets tirez de l'Ecriture, livre I (Parizo, 1708)
    • Esther
    • Le trairejo de la Mer rouge
    • Jakobo et Rachel
    • Jonas
    • Suzanne et les vieillards
    • Judith
  • Cantates françoises, livre IIa (Parizo, 1711)
    • Adam
    • Le templo rebasti
    • Le inundo
    • Joseph
    • Jepthe
    • Sampson
  • La musette, ou Les bergers de Suresne (Pariso, 1713)
  • Cantates françoises (Pariso, c.1715 [3 kantatoj; 1 komika dueto])
    • Semelé
    • L'Ile de Delos
    • Le Sommeil d'Ulisse
    • Le Raccommodement Comique de Pierrot et de Nicole
  • Te Deum (1721, perdita)
  • Diversaj kantoj eldonita en Recueil d'aeroj sérieux et à boire (1710–24)

Instrumenta redakti

  • Les pièces de clavessin (Pariso, 1687)
    • Aro en D mi: Preludo / Allemande / Courante / 2d Courante / Sarabande / Gigue / Cannaris / Chaconne l'Inconstante / Menuet
    • Aro en G mi: Preludo / Allemande / Courante / 2d Courante / Sarabande / Gigue / 2d Gigue / Menuet
    • Aro en Mi: Preludo / Allemande / Courante / 2d Courante / Sarabande / Gigue / Chaconne / Gavott / Menuet
    • Aro en F ma: Tocade / Allemande / Courante / 2d Courante / Sarabande / Gigue / Cannaris / Menuet
  • Pièces de clavecin qui peuvent se jouer sur le violon (Pariso, 1707)
    • Aro en D mi: La Flamande / Duobligas / Courante / Duoblo / Sarabande / Gigue / Duoblo / 2d Gigue / Rigadoun / 2d Rigadoun / Chaconne
    • Aro en G ma: Allemande / Courante / Sarabande / Gigue / Menuet / Rondeau
  • Sonatoj [2], violono, aldoviolono da gamba kaj basso continuo (c.1695)
  • Sonatoj [6], violono kaj basso continuo (Pariso [chez l'auteur, Foucault, Ribou, Ballard], 1707)
    • Sonato [ne. 1] en D mi: Grava / Presto / Adagio / Presto-Adagio / Presto / Aria / Presto
    • Sonato [ne. 2] en D ma: Grava / Allegro / Aria (Affettusos) / Sarabande / Gavotte (Allegro) / Presto
    • Sonato [ne. 3] en F ma: Grava / Presto-Adagio / Presto / Aria / Adagio
    • Sonato [ne. 4] en G ma: [Grava]-Presto-Adagio / Presto-Adagio / Presto-Adagio / Aria
    • Sonato [ne. 5] en Mi: Grava / Presto / Adagio-Courante-Reprise / Aria
    • Sonato [ne. 6] en Mi: Allemande / Presto / Adagio / Aria / Adagio / Presto-Adagio / Aria

Vidas ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Cessac, Catherine. Elisabeth Jacquet De La Guerre: Une Femme Compositeur Sous Le Règne De Louis Xiv. Parizo: Actes Sud, 1995. Gravuraĵo. (En la franca)
  • Cyr, Mary. "Reprezentanta Jacquet de La Guerre sur Disko: Trafanta kaj basse daŭras Praktikojn kaj Nova Pentraĵo de la Komponisto." Frua Muziko 32, ne. 4 (2004): 549-567.
  • "Elisabeth Jacquet de La Guerre", Boska Muziko Enreta, ed. L. Macy (aliris 14a de marto, 2015), grovemusic.Com (abona aliro).

Eksteraj ligoj redakti