Éva Bandor
Éva Bandor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bandor Éva estis slovakia hungara aktoro.
Éva Bandor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de septembro 1971 (53-jaraĝa) en Štúrovo |
Lingvoj | slovaka • hungara |
Ŝtataneco | Slovakio (1993–) Ĉeĥoslovakio (1971–1992) Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro |
Éva Bandor[1] naskiĝis la 6-an de septembro 1971 en Štúrovo (Ĉeĥoslovakio, nun Slovakio).
Biografio
redaktiÉva Bandor apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio/Slovakio. Ŝi maturiĝis en gimnazio en Želiezovce en 1989, en la sekva jaro ŝi estis aktoro en hungarlingva teatro de Košice. Ekde 1991 ŝi apartenis al hungarlingva teatro de Komárno. Intertempe ŝi akiris aktoran diplomon en Bratislavo, poste ŝi revenis al Košice. Inter 2001–2019 ŝi havis rolojn denove en Komárno, poste ŝi havas rolojn en pluraj lokoj, eĉ en Hungario ekzemple en Gaja Teatro. Ŝi estas videbla ankaŭ en filmoj. Ŝi ricevis premiojn inter 1996-2018. Ŝi havas edzon kaj naskis filinon.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
redakti- Ferenc Molnár:
- Üvegcipő - Adél
- A doktor úr - Sárkányné
- Liliom - Hollunderné
- Az ördög - titolrolo
- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - vartistino
- József Katona: Bánk bán - Gertrudis; Izidóra
- Anton Ĉeĥov:
- Tri fratinoj - Mása
- Ĉeriza ĝardeno - Ranevskaja
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe - Lady Milford
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Nedodržaný sľub (2009)
- A csúnya lány (televizia filmo, 2000) - Sziszi
- Üvegtigris 3. (2010) - vendistino
- Felkészülés meghatározatlan ideig tartó együttlétre (2020) - Krivánné