Éva Kerekes
Éva Kerekes [kerekeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kerekes Éva estas hungara aktoro.
Éva Kerekes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1966 (58-jaraĝa) en Kaposvár |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro • filmaktoro |
Éva Kerekes [1] naskiĝis la 12-an de aprilo 1966 en Kaposvár.
Biografio redakti
Éva Kerekes akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1988, sed ŝi jam debutis en 1984 en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). Ŝiaj ĉefaj instruistoj estis en la altlernejo Imre Kerényi kaj Péter Huszti. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Teatro Radnóti. Inter 1996 kaj 2001 ŝi ricevis rolojn sen statuso. Ŝiaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Teatro Madách (2001-2004)
- Teatro István Örkény (2004-).
Ŝi ricevis 15 premiojn inter 1991-2014.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- William Shakespeare:
- Hamleto - Ophelia
- La ventego - Ariel
- La gajaj edzinoj de Windsor - Sürge
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Maria
- Ĉeĥov: Tri fratinoj - Anfisa
- Molière:
- Mizantropo - Basque; Arsinoé
- La Avarulo - Eliz
Elektitaj kinejaj filmaj roloj redakti
- ‘‘A másik ember’‘ (1988)
- Ni neniam mortos! (1993)
- ‘‘Oldalbordák’‘ (2005)
- ‘‘A látogató’‘ (2013)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj redakti
- ‘‘Aranyidő’‘ (1986)
- ‘‘A vörös bestia’‘ (1995)
- ‘‘Régimódi történet’‘ (2006)
- ‘‘Hacktion’‘ (2013)
Dubladaj roloj redakti
- en kelkaj eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj [2]