Ödön Schulhof [ŝulhof], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schulhof Ödön estis hungara kuracisto, profesoro, balneologo, radiologo, reŭmatologo. Lia frato estis Vilmos Schulhof, lia filino estis Kató Rényi.

Ödön Schulhof
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1896 (1896-03-20)
en Budapeŝto
Morto 2-an de februaro 1978 (1978-02-02) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Frat(in)o Vilmos Schulhof
Infano Kató Rényi
Parencoj Alfréd Rényi
Okupo
Okupo kuracisto • reŭmatologo • balneologist • radiologo
vdr

Ödön Schulhof [1] Arkivigite je 2016-04-25 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 20-an de marto 1896 en Budapeŝto. Li mortis la 2-an de februaro 1978 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ödön Schulhof devenis el juda familio. Li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1918. Post siaj studoj li laboris en la kliniko pri internaj malsanoj, poste en Berlino. Ekde 1923 li laboris en balneologia instituto en Hévíz kiel radiologo, sed li laboris ankaŭ private. En la vintraj sezonoj – kiam oni ne banadis en Hévíz (lago) – li laboris en diversaj medicinaj lokoj de Budapeŝto. Li multe strebis por profiti la kuracakvojn en la medicino. En 1946 li estis nomumita privata profesoro en la menciita universitato, en 1949 li iĝis institutestro de balneologia esplora instituto, kiu estis ankaŭ hospitalo. En 1953 li kandidatiĝis, en 1973 li pensiuliĝis. Li ricevis premiojn kaj memormedalon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Reumás fájdalmak (1952)
  • Studies on peripheral vascular reactions (1956)
  • Hévíz gyógytényezői (1960)
  • A gyakorló orvos reumatológiája (1966)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti