Újlőrincfalva
Újlőrincfalva [UjlOrincfalva] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Füzesabony. La loknomo signifas: nova-Laŭrenco-vilaĝo.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 48 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.6251/20.6057
- Loĝantaro: 310
- Poŝtkodo: 3387
- Telefonprefikso: 36
Situo redakti
Újlőrincfalva situas sur ebenaĵo, ĉe bordo Tiso-(lago), laŭ traira flankovojo. Tiszafüred troviĝas 14, Kisköre 20, Mezőkövesd 25, Heves (urbo) 29 km-ojn for.
Historio redakti
La iama vilaĝoloko troviĝas sub surfaco de Tiso-lago. Pro inundo en 1878 laŭ konsilo de episkopo Laŭrenco oni fondis la nunan vilaĝon iom for de Tiso. Oni faris Tiso-lagon en 1973, sekve Újlőrincfalva havas eblon pri turismo.
En Újlőrincfalva migra poŝto servas.
Vidindaĵoj redakti
- katolika kaj kalvinana preĝejoj