Ĉeĥoslovakia nacia teamo de futbalo
La ĉeĥoslovakia nacia teamo de futbalo estis la vira futbalista teamo de la futbala asocio de la mezeŭropa ŝtato Ĉeĥoslovakio. Kvankam Ĉeĥoslovakio malfondiĝis fine de la jaro 1992 kaj sekve apartiĝis al la sendependaj ŝatoj Ĉeĥio kaj Slovakio, la ĉeĥoslovaka nacia futbalista teamo ankoraŭ plufunkciis ĝis la fino de 1993. Ĝi estis inter la plej bonaj naciaj teamoj de futbalo tutmonde kaj suksese progresis en mondaj kaj kontinentaj turniroj. La plej grandaj sukcesoj estis la gajno de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1976, du duaj lokoj en la Futbala Mondpokalo (1934 kaj 1962) kaj la gajno de la disciplino futbalo en la Somera Olimpiko 1980 en Moskvo.
Ĉeĥoslovakio | ||
---|---|---|
jaroj | 1920 - 1993 | |
asocio | Českomoravský fotbalový svaz Ĉeĥa Futbal-Asocio | |
konfederacio | UEFA | |
golreĝo | Antonín Puč (34) | |
FIFA kodo | TCH | |
unua matĉo | Ĉeĥoslovakio 7-0 Jugoslavio 1920 | |
fina matĉo | Belgio 0-0 Ĉeĥoslovakio 1993 | |
plej granda gajno | Ĉeĥoslovakio 8-0 Tajlando 1968 | |
plej granda perdo | Aŭstrio 5-0 Ĉeĥoslovakio 1954 | |
Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 8 (unua en 1934) | |
plej bona rezulto | Dua pozicio 1934 kaj 1962 | |
Eŭropa Futbal-Ĉampionado | ||
aperoj | 3 (unua en 1960) | |
plej bona rezulto | Ĉampiono 1976 | |
Partoprenoj en la Futbala Mondpokalo
redaktiLa ĉeĥoslovakia nacia teamo de futbalo okfoje partoprenis en la monda futbala turniro. Dufoje ĝi atingis la finalon kaj la duan lokon.
- 2-a Futbala Mondpokalo 1934 en Italio / finalo
- 3-a Futbala Mondpokalo 1938 en Francio / kvaronfinalo
- 5-a Futbala Mondpokalo 1954 en Svislando / grupaj ludoj
- 6-a Futbala Mondpokalo 1958 en Svedio / grupaj ludoj
- 7-a Futbala Mondpokalo 1962 en Ĉilio / finalo
- 9-a Futbala Mondpokalo 1970 en Meksiko / grupaj ludoj
- 12-a Futbala Mondpokalo 1982 en Hispanio / grupaj ludoj
- 14-a Futbala Mondpokalo 1990 en Italio / kvaronfinalo
Partoprenoj en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado
redaktiLa ĉeĥoslovakia nacia teamo de futbalo okfoje partoprenis en la eŭropa futbala turniro de naciaj teamoj. La plej granda sukceso estis la gajno de la ĉampiona titolo dum la jaro 1976 en la finalo kontraŭ la teamo de Germanio.
- 1-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1960 en Francio / tria loko
- 5-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1976 en Jugoslavio / ĉampiono
- 6-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1980 en Italio / tria loko
Vidu ankaŭ
redakti- la artikolojn pri la ĉeĥa nacia teamo de futbalo kaj la slovaka nacia teamo de futbalo, kiuj kreiĝis komence de 1994 post la malfondo de la ĉeĥoslovaka teamo.