Magdeburgo
Magdeburgo estas universitata urbo kaj ĉefurbo de la germana federacia lando Saksio-Anhalto. Ĝi situas apud la rivero Elbo.
Magdeburgo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hansa urbo (jarcento XIII–) urba komunumo de Germanio independent city of Saxony-Anhalt (en) universitata urbo urbego Luterurbo urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Federacia lando | Saksio-Anhalto | ||||
Distrikto | Eksterdistrikta urbo | ||||
Adreso | Alter Markt 6 39104 Magdeburg | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 39104-39130 | ||||
Aŭtokodo | MD | ||||
Telefonkodo | 0391 | ||||
Kodo laŭ Administra kodo | 15 3 03 000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Dr. Lutz Trümper (SPD)) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 240 114 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 195 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 52° 8′ N, 11° 38′ O (mapo)52.131588911.6399609Koordinatoj: 52° 8′ N, 11° 38′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 64 m [+] | ||||
Areo | 201,01 km² (20 101 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Pliaj informoj | |||||
Urba subdivido | 40 urbopartoj | ||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Magdeburg [+] | |||||
Historio
redaktiDum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.
La urbo unuafoje preskaŭ plene detruiĝis en 1631, dum la Tridekjara milito (1618-1648). Poste Otto von Guericke tre aktive zorgis pri ĝia rekonstruo. Ankaŭ dum la Dua Mondmilito grandaj partoj de Magdeburg estis detruitaj, kaj la regantoj postmilitaj konstruigis grandajn domblokojn meze inter la restintajn antikvaĵojn.
La unua dokumento, en kiu Magdeburg estas menciita, estas el la jaro 805. En tiu tempo gravaj komercaj vojoj kondukis al la rivero Elbe. En 965 la imperiestro koncesiis al la monaĥejo Sankta Maŭricio la rajtojn por aranĝi foiron, stampi monerojn kaj postuli doganon. En 968 fondiĝis la ĉefdiocezo Magdeburg. Du jarcentojn poste formiĝis la unuaj gildoj, kaj la laika juĝista kolegaro estis konfirmata. La ekonomia potenco kaj la politika influo de Magdeburg iĝis pli grandaj. Komerco, ŝiptrafiko kaj metioj pligraviĝis. En tiu tempo, de 1064 ĝis 1240, oni ankaŭ konstruis la monaĥejon "Unser Lieben Frauen" (Nia Kara Sinjorino), unu el la plej gravaj romanikaj konstruaĵoj en Eŭropo. En la jaro 1188 Magdeburg ricevis la privilegion pri urba memadministrado. La urbo iĝis Hanso-membro en 1298 kaj estis ŝatata transŝarĝa loko.
Post kiam la romanika katedralo el la 10-a jarcento forbrulis, konstruiĝis de 1209 ĝis 1520 la unua gotika katedralo sur germana tereno, kiu fariĝis simbolo de la urbo. Ankaŭ la "Magdeburga Rajdanto" (ĉirkaŭ 1240, la unua libere staranta monumento en Germanio), la baroka urbodomo, la zoologia kaj botanika ĝardenoj estas vidindaj. En majo 1631 la Tridekjara milito finis tiun periodon de prospero. La urbo estis preskaŭ plene detruita, sed la siatempa urbestro kaj fama natursciencisto Otto von Guericke elstaris kiel arkitekto de la rekonstruo.
Post 1666 la urbo estis finkonstruita kiel prusa citadelo. En 1838 komenciĝis la industriigo kaj Magdeburg atingis ĉirkaŭ 230.000 loĝantojn. Dum la Dua Mondmilito, je la 16-a de januaro 1945, 80 procentoj de la urbo forbrulis komplete dum ĉirkaŭ duonhoro pro elaera bombado. Post la komenco de la rekonstruo en 1951, Magdeburg kreskis sub socialismaj kondiĉoj al la kvina plej granda urbo de iama GDR, al urbo de scienco kaj de konstruado de pezaj maŝinoj. Ekestis novaj loĝkvartaloj kun kolosaj kaj blokformaj konstruaĵoj, konforme al la socialisma urbo-planado. Ankoraŭ nuntempe ili karakterizas la periferion de la urbo. En 1990 Magdeburg fariĝis la ĉefurbo de la nova federacia lando Saksio-Anhalto. La urba centro moderniĝis, ekestis novaj butikumaj centroj, hoteloj kaj administraj domoj.
Konataj lokuloj
redakti- Erich Weinert, komunisma politikisto kaj artisto
- Gustav Kühne, verkisto
- Karl Schuberth, violonĉelisto
- Lisbeth Filbrich-Weber
- Paul Lindau
- Georg Kaiser
Partneraj urboj
redakti- Sarajevo en Bosnio kaj Hercegovino ekde 1977
- Braunschweig, Malsupra Saksio en Germanio ekde 1987
- Nashville, Tenesio en Usono ekde 2003
- Radom en Pollando
Vidindaĵoj
redakti-
Rigardo al Magdeburg -
La katedralo -
La katedralo -
interno de la katedralo
- La Katedralo
- La Monaĥejo Unser Lieben Frauen
- Alter Markt (la foirejo: kun i.a. la urbodomo, la antaŭ nelonge rekonstruita preĝejo Johanniskirche kaj la monumento pri Otto von Guericke)
- La Akvostrata Kruciĝo
Esperanto-movado
redaktiEstas gastiganto de Pasporta Servo tie.