Ĉekaspia naftogasa provinco


Ĉekaspia naftogasa provinco estas la naftogasa provinco, kiu situas en la teritorioj de Kalmukio, Astraĥana, Volgograda, Saratova, Orenburga provincoj (Rusio), Atiraua, Okcidentkazaĥia, Aktobea provincoj (Kazaĥio).

Ĉekaspia naftogasa provinco
Ĉekaspia naftogasa provinco
Tipo naftogasa provinco
Landoj Rusio, Kazaĥio
Administraj unuoj Kalmukio, Astraĥana, Volgograda, Saratova, Orenburga provincoj (Rusio), Atiraua, Okcidentkazaĥia, Aktobea provincoj (Kazaĥio)
Parto de Orienteŭropa kratono
Inkludas la Volgogrado-Karaĉaganaka, Centro-Ĉekaspia, Sud-Embena, Ĵarkamiso-Jevbeka, Astraĥano-Kalmuka naftogasaj distriktoj
Areo 500 mil km²
Naftogasaj kompleksoj la subsala tavolaro: la terigeno-devonia, la karbonato-suprodevonio-malsuprokarbonia, la karbonato-malsupre-mezokarbonia, la terigeno-karbonio-malsuprepermia; la supersala tavolaro: la supropermio-triasa, ĵurasio-malsuprokretacea
Naftogasaj minejoj la Astraĥana minejo, Karaĉaganaka, Tengiza
vdr

Situo kaj strukturo redakti

Tektonike la provinco estas ligita al la samnoma sineklizo de Orienteŭropa kratono, limigita oriente per hercinidoj de Uralo, sude per kimeriĝianojen de la Karpinskij-montokresto. De la platformo la provincon dividas la Volgogrado-Saratova kaj Saratovo-Orenburga sistemoj de tektonikaj ŝoviĝojde, kontrolantaj sinkozonojn de la fundamento de 5 ĝis 9 km. Surfaco de la fundamento sinkis ĝis 22-22 km kaj pli, ene de la Centro-Kaspia depresio. En tiu ĉi depresio estas du longaj zonoj de la sinkintaj elstaraĵoj: la ekstera (la Astraĥano-Aktjuba) kaj la interna (la Volgogrado-Karaĉaganaka).

 
Mapo de la naftogasaj regionoj de Kazaĥio. Ĉekaspia provinco estas sub numero 2

La provinco situas ene de la samnoma sineklizo, en la areo kie juntas la antaŭkambria (Volgo-Orenburga) kaj la bajkala (Astraĥano-Aktjuba) konsolidiĝoj de la fundamento. Limoj de tiuj ĉi zonoj estas ligitaj al la Centro-Kaspia depresio, ene de kiu troviĝas zono de la reduktiĝo de la terkrusto (la tiel nomata bazalta fenestro). Simila zono situas ene de la akvoparto de la provinco. Tiuj ĉi zonoj estas ligitaj al la sinkintaj riftosistemoj, ene de kiuj registriĝas leviĝo de la surfaco de Mohorovičić kaj sinko de la fundamenta tegmento (temas pri daŭrigo de la Paĉelma aŭlakogeno, Sud-Embina nodo kaj du triopaj nodoj — la Ĉelkara kaj Aralo-Sora).

Formiĝo de la bloka strukturo estas ligita al la malfruantaŭkambria, frua kaj malfrua paleozoika etapoj de la riftogenezo. Registreblas kelkaj sistemoj de la profundaj faŭltoj: Saratovo-Gurjeva, Volgogrado-Urala, Gurjevo-Aktjuba kaj aliaj. Posta reaktiviĝo de tiuj faŭltoj kontrolis formiĝon kaj lokiĝon de la salaj strukturoj: kupoloj (inkluzive la gigantajn) kaj riverujajn fundaltiĝojnen.

La provinco estas inter la plej grandaj salkupolaj regionoj de la mondo. La kungura salohava tavolaro de la malsupra permio apartigas du ĉefajn tektono-sedimentajn kompleksojn: la subsalan kaj supersalan. La surfaco de la kungura subsala paleozoiko poiomete subiĝas al la centra parto de la depresio je profundeco 3 ĝis 10 km. Plejparto da halogenaĵoj koncentriĝas en 1200 salkupoloj, kies grandeco foje atingas 4 mil km² (Ĉelkar kaj aliaj). La tektonan strukturon de la postkunguraj sedimentaĵoj difinas ĉeesto de la salkupola tektoniko.

Nafto kaj gaso redakti

Ene de la provinco troviĝas la Volgogrado-Karaĉaganaka, Centro-Ĉekaspia, Sud-Embena, Ĵarkamiso-Jevbeka (perikratonaj fleksejoj) kaj Astraĥano-Kalmuka naftogasaj distriktoj.

En la subsala sekco troviĝas evoluintaj terigenaĵoj kaj karbonataĵoj, ĉefe de meza paleozoiko. Oni supozas ĉeeston de la sedimentaĵoj de rifeano kaj malsupra paleozoiko. La supersala komplekso inkludas sedimentaĵojn ekde la supra permio ĝis kvaternaro.

Industrie gravaj kuŝejoj de nafto kaj gaso estas ligitaj al du naftogasaj megakompleksoj — la subsala kaj supersala. La plejparto de hidrokarbonoj estas ligitaj al la subsala paleozoiko. Laŭ linio AtirauAktobe oni dividas du zonojn: la okcidenta enhavas ĉefe gason, la orienta — nafton kaj gason.

En la subsala tavolaro estas kvar produktohavaj kompleksoj: la terigeno-devonia, la karbonato-suprodevonio-malsuprokarbonia, la karbonato-malsupre-mezokarbonia, la terigeno-karbonio-malsuprepermia. La ĉefa kapacito de nafto kaj gaso estas ligita al la karbonataj kompleksoj de meza kaj malsupra karbonio.

En la supersala komplekso estas du ĉefe terigenaj naftogasaj kompleksoj: la supropermio-triasa kaj ĵurasio-malsuprokretacea. Iom da gaso ligiĝas al la terigena tavolaro de kenozoiko (la Ŝaĝa, Carinska kaj aliaj minejoj).

Ekspluatado redakti

La industrie gravaj kuŝejoj de nafto kaj gaso estis trovitaj en 1911. Apud vilaĝo Dossor el la supersalaj sedimentaĵoj oni ricevis ĝis 2 mil tunojn da nafto diurne.

 
Paleogenaj sedimentaĵoj de argilo kaj kreto. Okcidenta Kazaĥio

Ĝis komenco de la 1970-aj jaroj oni esploris kaj ekspluatis ĉefe la supersalajn sedimentaĵojn, kie dominis hidrokarbonaj kaptujoj ligitaj al la salkupola tektoniko. Fine de la 1970-aj estis malkovritaj minejoj de Orienta Ĉekaspio (la Kenkijaka) kaj la Saratova Transvolgio (la Rovnoje kaj aliaj), do oni koncentriĝis je la subsala paleozoiko. Tio sekvigis malkovron de pliaj minejoj, inkluzive la gigantajn: la Astraĥana, Karaĉaganaka, Tengiza (la du lastaj en Kazaĥio). Plejparto de la minejoj estas ligitaj al la supersalaj sedimentaĵoj, sed la hidrokarbona kapacito de la subsala tavolaro oble superas tiun en la supersala.

En la subsalaj (antaŭkunguraj) sedimentaĵoj estas trovitaj 41 hidrokarbonaj kuŝejoj. Ilia specifaĵo estas la enorme altaj tavolaj temperaturoj. En la supersalaj sedimentaĵoj estas registritaj 478 kuŝejoj, ĉefe ligitaj al la salkupolaj kaptujoj.

Gaso de la ĉefaj gasminejoj (la Astraĥana, Karaĉaganaka) estas la metana, kun alta enhavo de sulfidacido (ĝis 24%) kaj karbona duoksido (ĝis 22%). Enhavo de gasokondensato varias de 240 ĝis 560 cm³/m³. La subsalaj naftoj estas ĉefe malpezaj (0,82-0,85 gr/cm³), parafinaj kaj sulfuraj.

Ene de la rusia parto de la provinco estas malkovritaj 21 plejparte gasaj minejoj (inkluzive 10 en la supersala tavolaro). Plejparto de la supersalaj minejoj troviĝas en Kalmukio, dum la subsalaj ĉefe en la okcidenta parto de la depresio. Elminigado de gaso okazas en la Astraĥana kaj kelkaj malpli grandaj minejoj. Pliajn naftogasajn kuŝejojn oni prognozas en la karbonataj masivoj de la subsala paleozoiko.

Literaturo redakti

  • Силантьев, Ю. Б.. [2004] Р. И. Вяхирев: Прикаспийская нефтегазоносная провинция // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 351–353. ISBN 5-85270-327-3.