Bruna sinapo

specio
(Alidirektita el Ĉina sinapo)

La bruna sinapo (Brassica juncea), ankaŭ nomata ĉina sinapo estas plantspecio el la familio de la Brasikacoj (Brassicaceae). Ĝia hejmregiono estas Azio, ĝi ankaŭ kreskas en aliaj partoj de la mondo. Kultivaroj de tiu specio estas multflanke uzataj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
bruna sinapo
bruna sinapo (Brassica juncea), ilustraĵo
bruna sinapo (Brassica juncea), ilustraĵo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Brasikaloj Brassicales
Familio: Brasikacoj Brasicaceae
Genro: Brasiko Brassica
Brassica juncea
(L.) CZERN.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
habito, floraro, floroj kaj fruktoj de Brassica juncea var. juncea

Priskribo redakti

Vegetalaj karakterizaĵoj redakti

La bruna sinapo kreskas kiel unujara herba planto kaj atingas kreskoalton de 30 ĝis 180) cm. Kelkaj formoj havas karnecajn radikojn. La superteraj plantpartoj estas lanuge lanecaj kaj kelkfoje iom ruĝecaj ĝis brunaj. La vertikalaj tigoj estas disbranĉitaj en la supra parto.

La folioj havas foliplaton kaj folitigon. La folitigoj longas 2 ĝis 15 cm. La 6 ĝis 30 cm longa kaj 1,5 ĝis 15 cm larĝa fliplato estas ovoforma, oblonga ĝis lanceta malsupre ĝis pinata. La folirando estas glata ĝis denteca.

Generaj karakterizaĵoj redakti

La pedunklo longas 1,5- ĝis 5,5-oble tiel longa kiel la sepaloj. La duseksaj floroj estas kvarnombraj. La kvar elsternitaj sepaloj estas 4 x 6 mm longaj kaj 1 ĝis 1,7 mm larĝaj. La kvar 3 ĝis 6 mm longaj, najlitaj, flavaj petaloj estas 8 ĝis 11 mm longaj kaj 5 ĝis 7,5 mm larĝaj. Ekzistas ses stamenoj. La filamentoj estas 4 ĝis 7 mm kaj la longecaj anteroj longas 1,5 ĝis 2 mm. La planto floras de marto al junio. La specio estas memsterila kaj estas polenigita de insektoj.

 
Poleneroj de la bruna sinapo (400x).

La longecaj, krajondikaj, kvareĝaj silikoj longas 3 ĝis 5 cm kaj havas diametron de 3 ĝis 4 mm. La fruktbeko longas 5 ĝis 12 mm. La fruktsegmentoj enhavas po 6 ĝis 15 semojn kaj la plej supra ne enhavas semojn. La malhelaj brunaj ĝis helbrunaj semoj estas globoformaj (diametro de 1 bis 1,7 mm) kaj havas retan surfacon. La fruktoj maturiĝas inter aprilo kaj junio.

La kromozomonombro estas 2n = 36.

Uzado redakti

La folioj kaj la floraroj povas esti manĝataj krude kaj kuirite. El semoj oni faras oleon. La semoj estas uzataj kiel spicaĵo. Ankaŭ la subteraj plantpartoj de kelkaj formoj eblas esti manĝataj. La ĝermplantoj povas esti manĝataj kiel salato.[1] El la semoj oni povas fari mustardon, precipe diĵona mustardo. La dikiĝintaj ŝosoj de la kulturvario Brassica juncea var. tsatsai estas uzataj en la ĉina kuirarto konservitaj laktacide kaj tie nomiĝas cacajo aŭ „seĉuana legomo“.

Sistematiko redakti

La bazionimo Sinapis juncea estis publikigita 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum, 2, paĝoj 668-669. En 1859 Vasilij Matvejeviĉ Ĉernjaev metis la planton kiel Brassica juncea en la genron Brassica. Pliaj sinonimoj estas: Brassica japonica (THUNB.) SIEB. EX MIQUEL, Brassica juncea var. crispifolia L.H.BAILEY, Brassica juncea var. japonica (THUNB.) L.H.BAILEY.

Al la specio Brassica juncea apartenas jenaj subspecioj kaj varioj (elekto):

  • bruna sinapo aŭ Sarepta-sinapo, (Brassica juncea (L.) CZERN. var. juncea, sin.: Brassica juncea var. agrestis PRAIN), ankaŭ nomata Hinda sinapo, rusa sinapo aŭ orienta sinapo.
  • Brassica juncea subsp. integrifolia (H.WEST) THELL. (sin.: Brassica juncea var. crispifolia L.H.BAILEY, Brassica juncea var. fimbriata, Brassica juncea var. chirimenna MAKINO, Brassica juncea var. cernua FORB. ET HEMSL.)
  • Brassica juncea var. cuneifolia (ROXB.) KITAM.
  • ĉina sinapo (Brassica juncea var. crispifolia L.H.BAILEY)
  • Brassica juncea (L.) CZERN. var. foliosa L.H.BAILEY
  • Brassica juncea var. japonica (THUNB.) L.H.BAILEY (sin.: Brassica japonica SIEB., Sinapis japonica THUNB.)
  • kornosinapo (Brassica juncea var. linearifolia)
  • Brassica juncea var. longidens L.H.BAILEY
  • verda en neĝo (Brassica juncea var. multiceps M. TSEN & S.H. LEE)
  • Brassica juncea subsp. napiformis (PAILLEŬ & BOIS) GLADIS
  • larĝfolia sinapo (Brassica juncea var. rugosa (ROXB.) M. TSEN & S.H. LEE), kun la kulturvario ruĝa sinapo 'Red Giant'
  • Brassica juncea var. strumata M. TSEN & S.H. LEE
  • cacajo (Brassica juncea var. tsatsai MAO, sin.: Brassica juncea var. tumida M. TSEN & S.H. LEE)

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Tai-yien Cheo, Lianli Lu, Guang Yang, Ihsan Al-Shehbaz & Vladimir Dorofeev: Brassicaceae in der Flora of China, Volume 8, S. 20: Brassica juncea - Online.
  • Suzanne I. Warwick: Brassica in der Flora of North America, Volume 7, S. 421: Brassica juncea - Online.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti