Malfermi la ĉefan menuon

Ĉudomir

bulgara verkisto kaj pentristo

Ĉudomir (bulgare Чудомир, naskiĝis la 25-an de marto 1890, mortis la 26-an de decembro 1967), naskonomo Dimitar Ĥristov Ĉorbaĝiev (cirile Димитър Христов Чорбаджиев) estis bulgara verkisto kaj pentristo.

Ĉudomir
Persona informo
Naskonomo Димитър Христов Чорбаджийски
Aliaj nomoj Чудомир
Naskiĝo la 25-an de marto 1890
en en la vilaĝo Turia (Bulgara Reĝlando)
Morto la 26-an de decembro 1967
en en Sofio (Popola Respubliko Bulgario)
Lingvoj bulgara lingvo
Ŝtataneco Bulgario
Alma mater National Academy of Arts
Subskribo Ĉudomir
Profesio
Profesio pentristo • politikistoverkisto • lerneja majstro • karikaturisto • humuristo
Information icon.svg
vdr

Li estas fama pro siaj noveloj kiel "mi estas neniu el ili" ("Не съм от тях") kaj "Tieuloj" ("Нашенци"), en kiuj li satire fokusigis la homajn malfortojn kaj politikajn malvirtojn de lia tempo.

BiografioRedakti

Ĉudomir naskiĝis en vilaĝo Turia (Bulgara Reĝlando) la 25-an de marto 1890 kaj mortis en Sofio (Popola Respubliko Bulgario) en 1967. Li estis unu el kvin infanoj en la familio de Maria Donĉeva kaj Ĥristo Ĉorbadjiski. Ĝis la aĝo de 16 jaroj, li studis en loka lernejo. En 1913 li studentiĝis ĉe la nacia pentrista altlernejo en Sofio. Li partoprenis en la Balkanaj militoj kaj la Unua Mondmilito. En 1921 li geedziĝis kun Marija Nonova. Li estis bazlerneja instruisto dum 13 jaroj (1920-1933) en Kazanlako. De 1929-1930 Ĉudomir specialiĝis pri desegnado en Parizo. Ĝis sia morto li estis la prezidanto de la biblioteko 'Iskra' kaj direktoro de la etnografia muzeo en Kazanlako.

BildaroRedakti