Čeľovce
Bazaj informoj redakti
Čeľovce, hungare Cselej (ĉelej) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.
- Areo: 13 km²
- Supermara alteco: 143 m
- Loĝantaro: 520
- Poŝtkodo: 076 17
- Aŭtokodo: TV
- Telefonprefikso: 56
Situo redakti
Čeľovce situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj, fervojo preteriras. Trebišov troviĝas 9 km-ojn.
Historio redakti
La loko estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1309 en formo villa Chele. La kampoj longe apartenis al familio Cseley (ĉelei). La loĝantoj partoprenis en ribelo ĥolero. Fine de la 19-a jarcento multaj migris al Ameriko. En 1910 loĝis en Cselej 712 da homoj, (584 slovakoj, 101 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Cselej apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Gálszécs, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Čeľovce 538 da homoj, (530 slovakoj, 2 ciganoj).
Vidindaĵoj redakti
- kalvinana preĝejo de 1877
- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Anna de 1802, en 1928 renovigita
- greko-katolika preĝejo de 1789
- klasikisma nobeldomo el la 19-a jarcento