Čičarovce
Čičarovce, hungare Csicser (ĉiĉer) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 27 km²
- Supermara alteco: 106 m
- Loĝantaro: 860
- Poŝtkodo: 076 71
- Aŭtokodo: MI
- Telefonprefikso: 56
Situo redakti
Čičarovce situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Latorica, fine de sakovojo el Veľké Kapušany, kiu troviĝas 4 km-ojn.
Historio redakti
La loko estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1263. Ĝis 1458 la vilaĝo havis rajton pri doganprenado. Ĉirkaŭ tiutempe la husanoj kune kun familio Csicseri faris ruina la vilaĝon. En 1910 loĝis en Csicser 1203 da homoj, (1193 hungaroj, 4 germanoj, 3 slovakoj, 2 rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon Csicser apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagykapos, poste al Ĉeĥoslovakio kiel Čičarovce, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Csicser rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Čičarovce 827 da homoj, (774 hungaroj, 52 slovakoj, 1 ĉeĥo).
Vidindaĵoj redakti
Famuloj redakti
En la iama Csicser naskiĝis László Orosz (jezuito).