Ĝanczjan
Ĝanczjan, ĉine 湛江 estas metropolo kaj havenurbo en Ĉinio. La municipo administras ankaŭ la proksimajn distriktojn kaj antaŭurbojn.
Ĝanczjan | |||
---|---|---|---|
| |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 524038 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 981 236 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 526 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 21° 12′ N, 110° 24′ O (mapo)21.196667110.403056Koordinatoj: 21° 12′ N, 110° 24′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 21 m [+] | ||
Areo | 13262,59 km² (1 326 259 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Geografio redakti
Ĝancejan etendiĝas sur ebenaĵo en la suda parto de la lando sur duoninsulo laŭ la Sudĉina Maro.
Historio redakti
Ĝanczjan en la pasinteco komence estis nur fiŝkapta haveno, sed poste ĝi estis haveno por la silka vojo. La francoj okupis la urbon en 1898 kiam ĝi nomiĝis Kuangĉuŭano, poste la japanoj en 1943. Ekde 1946 ĝi apartenas al Ĉinio. En 1955 fervoja interligo estis konstruita. Ekde 1984 la urbo invitis eksterlandajn investojn.
Ekonomio redakti
Motoro de Ĝanczjan estas la haveno, kiu estas grava komercejo. En 1984 industria zono fondiĝis. En la urbo oni pruduktas ŝipojn, teksaĵojn kaj sukerojn el sukerkanoj kaj oni fiŝkaptadas. En la apudaĵo oni kultivas ananasojn, bananojn kaj papajojn.
Klimato redakti
Ĝanczjan havas subtropikan klimaton. Inter junio-septembro la temperaturo superas la 30 °C, sed dum vintro tio ne falas sub 10 °C. Jare pluvas iom pli, ol 700 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter aprilo-septembro.
Vidindaĵoj redakti
- Nacia parko
- Lumturo
- Botanika ĝardeno
- katolika preĝejo
Ĝemelurboj redakti
Fontoj redakti
- Angla Vikipedio