Marikina
Marikina (tagaloge Lungsod ng Marikina) estas universitata urbego (1-aklasa), ankaŭ katolika diocezo en Filipinoj. Ĝi estas antaŭurbo de Kezonurbo kaj parto de urbaro Manila Metropolo.
Marikina | |||
---|---|---|---|
tre urbanizita urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 1800–1811 • 1820 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 456 059 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 21 192 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 39′ N, 121° 6′ O (mapo)14.65121.1Koordinatoj: 14° 39′ N, 121° 6′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 48 m [+] | ||
Areo | 21,52 km² (2 152 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Marikina [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- loĝantaro: 450 741 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 1800–1811, 1820
- telefonkodo: +63 (0)02
- Supermara alteco: 15 m
- Areo: 21,52 km2
Geografio
redaktiMarikina situas en valo laŭ la samnoma rivero Marikina sur la marborda ebenaĵo [1]. Kezonurbo troviĝas 6, Antipolo 7, Manilo 16 kilometrojn (aere) [2].
Historio
redaktiEn 1572 aŭgustenanoj fondis paroĥon, iom poste ankaŭ jezuitoj alvenis. Ili konstruis kapelon ankaŭ nun videblan. La vilaĝo estis fondita en 1630, kies loknomo estis "Mariquina" post la gubernatoro en 1787. En 1665 sismo skuis la plenan valon. Ekde la 19-a jarcento tie funkciis la plej granda familia bieno de Filipinoj. Mariquina estis la provinca ĉefurbo de la Regiono de Manilo en la jaroj 1898 kaj 1899. En 1901 la oficiala loknomo jam estis Marikina, samtempe estis kreita provinco Rizal, kie Marikina integriĝis kun multaj aliaj urboj ĉirkaŭ Manilo. En 1906 fervoja linio ekfunkciis. Inter 1942-1945 japana dominado okazis. Ekde 1975 Marikina apartenas al la Manila Metropolo. En 1988 kaj 2009 grandaj inundoj okazis.
Ekonomio
redaktiAntaŭe Marikina estis kampara vilaĝo, nun ĉefe loĝdoma, industria kaj komerca urbego. Marikina estas la plej granda produktanto de bonkvalitaj ŝuoj en la lando (preskaŭ 70% de ŝuoj produktitaj ĉi tie). En la urbego pluraj butikcentroj, vendejegoj funkcias kaj Marikina ankaŭ estas dormoĉambro Kezonurbo.
Trafiko
redaktiEn Marikina la pasaĝeroj uzas plej ofte nekostajn busetojn. Por la biciklistoj estas apartaj vojetoj. Menciindas la oftaj pontoj tra la rivero, la plej grava al Manilo estis konstruita en 1934.
Religio
redaktiLa katolikismo estas la domina religio en Marikina, krome estas aliaj kristanaj religioj, fine hinduismo, budhismo kaj Islamo.
Eduko
redaktiMultaj kampusoj kaj altlernejoj funkcias en la urbo.
Klimato
redaktiMarikina havas tropikan musonklimaton. La temperaturintervalo estas tre malgranda. Jare pluvas ĉirkaŭ 2000 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj. La seka sezono daŭras de de malfrua decembro ĝis aprilo, la longa pluvsezono kovras la restantajn monatojn.
Vidindaĵoj
redakti- katolikaj preĝejoj
- teatro
- muzeo pri ŝuoj
- biblioteko
Ĝemelurboj
redakti- Bramptono, Kanado (2005)
- Pusano, Sud-Koreio (2012)
Fontoj
redakti- WikiTrans
-
Preĝejo
-
Urbodomo
-
Strato