Ĝetpur
Ĝetpur, laŭ guĝarata lingvo જેતપુર estas urbego kaj municipo en Barato, en subŝtato Guĝarato, en la distrikto de Raĝkot.
Ĝetpur | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbeto setlejo ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 360370 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 21° 45′ N, 70° 37′ O (mapo)21.75416666666770.622222222222Koordinatoj: 21° 45′ N, 70° 37′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 184 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||

Demografio
redaktiĜetpur havis populacion de 129 653 en 2021 [1] kun legopovo de 98%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.
Geografio
redaktiĜetpur situas sur ebenaĵo en duoninsulo Katiavaro laŭ riverbordo 184 metrojn super la marnivelo. Gondal troviĝas 29, Ĝunagad 31, distrikta sidejo Raĝkot 62, Amreli 65, Ĝamnagar 97, Veraval 98, Porbandar 105, Botad 117, Bhavnagar 158, subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 246, Vadodara 271, Mumbajo 386, tutlanda ĉefurbo Delhio 1012, Kolkato 1829 kilometrojn (aere) [2].
Historio
redaktiĜetpur dum la historio apartenis al pluraj dinastioj. La areo iĝis brita protektorato en la frua 19-a jarcento.
Ekonomio
redaktiEn Ĝetpur plejparte okupiĝas pri pluraj tekstilaj produktaĵoj, fadenoj, kotonaĵoj.
Lingvoj
redaktiEn Ĝetpur la plej signifa lingvo estas la guĝarata.
Religioj
redaktiEn Ĝetpur plejparto de la populacio estas hinduoj (85%), krome islamanoj (14%).
Eduko
redaktiEn Ĝetpur la instruaj lingvoj estas la angla kaj guĝarata. Pri universitatoj informoj ne estis trovitaj.
Klimato
redaktiĜetpur havas tropikan malsekan kaj sekan klimaton kun tri apartaj sezonoj: milda vintro de novembro ĝis februaro, varma somero de marto ĝis junio kaj musono de julio ĝis oktobro. Jare pluvas ĉirkaŭ 800-1000 mm (plejparte dum musono, sed ekster musono preskaŭ ne pluvas). La temperaturo varias averaĝe inter 20-31 °C.
Trafiko
redaktiĜetpur havas trairan fervojan linion. 8 ĉefvojoj kaj 2 flankovojoj kuras al la urbego. Fervoja kaj voja pontoj helpas la trafikon.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj preĝejoj, plej ofte hinduaj
Fontoj
redakti- WikiTrans