Gondal

urbo en la ŝtato Guĝaratio, Barato

Gondal, laŭ guĝarata lingvo ગોંડલ estas urbego kaj municipo en Barato, en subŝtato Guĝarato, en la distrikto de Raĝkot.

Gondal
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 360311
Demografio
Geografio
Geografia situo 21° 58′ N, 70° 48′ O (mapo)21.9770.8Koordinatoj: 21° 58′ N, 70° 48′ O (mapo) [+]
Alto 132 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Gondal (Guĝarato)
Gondal (Guĝarato)
DEC
Situo de Gondal
Gondal (Barato)
Gondal (Barato)
DEC
Situo de Gondal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gondal, India [+]
vdr
Horloĝa turo en Gondal

Demografio

redakti

Gondal havis populacion de 189 797 en 2021 [1] kun legopovo de 84%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio

redakti

Gondal situas sur ebenaĵo en meza parto de duoninsulo Katiavaro laŭ riverbordo 132 metrojn super la marnivelo. Ĝetpur troviĝas 29, distrikta sidejo Raĝkot 36, Amreli 61, Ĝamnagar kaj Botad po 93, Morbi 95, Veraval 126, Porbandar 127, Bhavnagar 143, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 218, Vadodara 249, Mumbajo 395, tutlanda ĉefurbo Delhio 982, Kolkato 1809 kilometrojn (aere) [2].

Historio

redakti

Ŝtato Gondal estis fondita en 1634 kun sidejo de Gondal. Dum la historio ĝi apartenis al hinduaj dinastioj. La britoj ligis la urbon al la fervoja reto en 1901. Dum naskiĝo de Barato en 1947 multe da homoj formigris al la alia nova najbara ŝtato Pakistano.

Ekonomio

redakti

En Gondal plejparte okupiĝas pri prilaborado de nuksaj oleoj, iomete pri kotonoj. En la apudaĵo la agrikulturo gravas.

Lingvoj

redakti

En Gondal la oficiala lingvo estas la guĝarata.

Religioj

redakti

En Gondal plejparto de la populacio estas hinduoj.

 
Malnova templo

En Gondal pri universitatoj informoj ne estis trovitaj.

Klimato

redakti

Gondal havas tropikan malsekan kaj sekan klimaton kun tri apartaj sezonoj: milda vintro de novembro ĝis februaro, varma somero de marto ĝis junio kaj musono de julio ĝis oktobro. Jare pluvas ĉirkaŭ 800-1000 mm (plejparte dum musono, sed ekster musono preskaŭ ne pluvas). La temperaturo varias averaĝe inter 20-31 °C.

Trafiko

redakti

Gondal havas trairan fervojan linion inter Ĝetpur-Raĝkot. 6 ĉefvojoj kaj 1 flankovojo kuras al la urbego. La mapo signas la plej proksiman flughavenon en Raĝkot.

Vidindaĵoj

redakti

Fontoj

redakti
  • WikiTrans