Botad
Botad, laŭ guĝarata lingvo બોટાદ estas urbego kaj municipo en okcidenta Barato, en subŝtato Guĝarato, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.
Botad | |||
---|---|---|---|
setlejo • urbeto | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 364710 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 10′ N, 71° 40′ O (mapo)22.1771.67Koordinatoj: 22° 10′ N, 71° 40′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 70 m [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Demografio redakti
Botad havis populacion de 158 985 en 2021 [1] kun legopovo de 83%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.
Geografio redakti
Botad situas inter malaltaj montetoj en valo en nordorienta parto de duoninsulo Katiavaro 70 metrojn super la marnivelo. Ĝasdan troviĝas 50, Surendranagar-Dudreĝ 63 (voje 90), Bhavnagar 67 (voje 90), Amreli 78 (voje 93), Raĝkot 92 (voje 120), Gondal 93, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 133, Baruĉ 134, Nadiad 136, Anand 140, nova subŝtata ĉefurbo Gandinagaro 154, Vadodara 157, Surat 162, Mumbajo 376, tutlanda ĉefurbo Delhio 909, Kolkato 1717 kilometrojn (aere) [2].
Historio redakti
Dum naskiĝo de Barato en 1947 la loĝantoj voĉdone decidis aparteni al Barato, poste multe da homoj formigris al la alia nova najbara ŝtato Pakistano.
Ekonomio redakti
Kvankam la ekonomio de Botad estis bazita sur agrikulturo, tamen kelkaj industriaj sektoroj kiel ekzemple diamantpolurado kaj pretigo, kotonprilaboro kaj medicinaĵoj jam aperis.
Lingvoj redakti
En Botad la oficiala lingvo estas la guĝarata, sed estas akceptata la ankaŭ angla kaj hindia.
Religioj redakti
En Botad plejparto de la populacio estas hinduoj (83%), krome muslimoj (13%), iomete ĝajnistoj (3%) kaj aliaj.
Eduko redakti
En Botad en instituto okazas la plej alta edukado.
Klimato redakti
En Botad jare pluvas averaĝe 620 mm. Inter junio kaj septembro pli ofte pluvas pro la musonoj, en la ceteraj monatoj apenaŭ aŭ neniam pluvas. La temperaturo varias averaĝe inter 20-34 °C.
Trafiko redakti
Al Botad kuras tri fervojaj linioj, 5 ĉefvojoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Bhavnagar.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans