Anand

urbo en la ŝtato Guĝaratio, Barato

Anand, laŭ guĝarata lingvo અાણંદ, laŭ hindia lingvo आणंद, estas urbego kaj municipo en okcidenta Barato, subŝtato Guĝarato, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Instituto en Anand
Instituto en Anand
Anand
urbo
Administrado
Poŝtkodo 388001
Demografio
Loĝantaro 130 462  (2001) [+]
Loĝdenso 44 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 33′ N, 72° 57′ O (mapo)22.55672.951 [+]
Alto 39 m [+]
Areo 2939,9 km² ( 293 990 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Anand (Guĝarato)
Anand (Guĝarato)
DEC
Situo de Anand
Anand (Barato)
Anand (Barato)
DEC
Situo de Anand

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Anand [+]
vdr
Teknologia instituto en Anand

Demografio

redakti

Anand havis populacion de 385 291 en 2021 kun legopovo de 78,5%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio

redakti

Anand situas sur ebenaĵo. La supermara alteco estas 39 m. Nadiad troviĝas 18, Vadodara 36, Ĥambat 43, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 63, Godhra 70, nova subŝtata ĉefurbo Gandinagaro 80, Mumbajo 400, tutlanda ĉefurbo Delhio 798, Kolkato 1582 kilometrojn (aere) [1].

Historio

redakti

Anand estas historia urbo, sed sidejan distrikton ĝi ricevis nur en 1997 pro fondo de nova distrikto.

Ekonomio

redakti

Anand estas industria kaj agrikultura urbo. La industriaĵoj havas lokon en aparta industria zono. La urbego estas konata kiel lakta ĉefurbo de Barato pro la elstaraj laktaĵoj. La agrikulturo produktas en la ĉirkaŭaĵo tabakojn kaj bananojn.

Lingvoj

redakti

En Anand la oficialaj lingvoj estas la guĝarata kaj la hindia.

Religioj

redakti

En Anand plejparto de la populacio estas hinduoj (86%), krome muslimoj (12%), kristanoj ĉirkaŭ 1,5% kaj ĝainistoj 0,5%.

Anand estas universitata urbo, kie ankaŭ institutoj funkcias. Tiuj lernejoj instruas precipe agrikulturon.

Klimato

redakti

Anand havas mildajn vintrojn kaj tre varmajn somerojn. Jare pluvas inter 700-1200 mm.

Trafiko

redakti

Anand havas trairan fervojan linion kun stacidomo inter Ahmedabado-Vadodara laŭ ĉefa linio Delhio-Mumbajo. Krome kuras flankaj fervojaj linioj el Godhra kaj Ĥambat. 6 vojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Vadodara.

Vidindaĵoj

redakti

Fontoj

redakti
  • WikiTrans